Bad Reichenhall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Reichenhall
Blazono
Bad Reichenhall (Germanio)
Bad Reichenhall (Germanio)
DEC

Map

eksterdistrikta urbo de Bavario • granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Berchtesgadener Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08651
Poŝtkodo 83435
Aŭtomobila kodo BGL
Oficiala Municipokodo 09172114
Politiko
Komunumestro Herbert Lackner
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1 (malnova urbodomo Altes Rathaus)
Rathausplatz 8 (nova urbodomo Neues Rathaus)
Demografio
Loĝantaro 18893 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 12° 53′ O (mapo)47.72472222222212.876944444444Koordinatoj: 47° 43′ N, 12° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 473 m
Areo 41,92 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-bad-reichenhall.de/
vdr

Bad Reichenhall estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Berchtesgadener Land kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 18 893 loĝantojn.

Bad Reichenhall situas en la valo de rivero Saalach, en distanco de 14 kilometroj de la aŭstria urbo Salzburg. La montoĉirkaŭita urbo estas ŝatata vintra kaj kuraca loko. En ties proksimo troviĝas monto Predigtstuhl (1650 m), al kiu portas pendfervojo.

La loko estis grava salminejo en la romiaj kaj mezepokaj tempoj; por tio engaĝiĝis ege ankaŭ episkopo Ruperto de Salcburgo. La florada epoko de la urbo estis ĉirkaŭ la regado de Karolo la Granda (ĉirkaŭ la jaro 800 de nia erao). Tamen oni ankoraŭ ekspluatas salon, sed la salakvoj (kies mineralenteno povas atingi eĉ 24 %) servas por kuracado.

La urbo preskaŭ neniiĝis en incendio de 1834, sed ĝi estis rekonstruita. En 2001 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

En la novaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Bad Reichenhall la 1-an de novembro 1999 okazis masakro: la tiam 16-jara Martin Peyerl malplenpafis el sia dormĉambra fenestro kelkajn fusilojn de sia patro antaŭ ol sinmortigi.

Je la 2-a de januaro 2006 Bad Reichenhall denove aperis en la novaĵoj pro la kolapso de la tegmento de kovrita sketejo pro fortega neĝado, ĉe kiu dekkvin homoj mortis, inter kiuj dek du infanoj kaj junuloj, kaj minimume 35 homoj vundiĝis, grandparte grave. Daŭra neĝado malfaciligis la savajn laborojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la romanstila baziliko (Sankta Zeno), kiu estis trakonstruita en 1512–1520 de Agoston-ordena abatejo, fondita en 1136.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Hungara historiisto Lajos Mangold mortis en Reichenhall.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]