E. E. Cummings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
E. E. Cummings
Persona informo
Naskonomo Edward Estlin Cummings
Naskiĝo 14-an de oktobro 1894 (1894-10-14)
en Kembriĝo
Morto 3-an de septembro 1962 (1962-09-03) (67-jaraĝa)
en Joy Farm
Tombo Forest Hills Cemetery vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj usona anglaangla vd
Loĝloko Irving Street vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Cambridge Rindge and Latin School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo E. E. Cummings
Familio
Patro Edward Cummings vd
Profesio
Okupo poeto • pentristo • dramaturgoverkisto • romanisto vd
Aktiva dum 1922– vd
Verkado
Verkoj The Enormous Room ❦
Tulips and Chimneys ❦
is 5 ❦
CIOPW ❦
EIMI ❦
No Thanks ❦
Santa Claus: A Morality ❦
Fairy Tales ❦
pity this busy monster, manunkind vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Estlin "E. E." CUMMINGS (naskiĝis la 14-an de oktobro 1894, mortis la 3-an de septembro 1962), ofte stiligita kiel e e cummings, kiel li fojfoje subskribis sian nomon, estis usona verkisto kaj pentristo. Li verkis ĉirkaŭ 2900 poemojn, du aŭtobiografiajn romanojn, kvar teatraĵojn, kaj plurajn eseojn. Konsiderita unu el la plej elstaraj verkistoj de la 20a jarcento, kaj kiel unu el la plej elstaraj parolantoj de la literaturo de ĉi tiu periodo.

Malgraŭ la evidenta familiareco de Cummings kun avangardaj stiloj (lin sendube influis la verko Calligrammes de Guillaume Apollinaire, laŭ rimarkoj de samtempanoj[1]), la plimulto el lia verkaro estas multemaniere tradicia. Multaj liaj poemoj estas sonetoj, kvankam ofte kun modernaj ŝanĝetoj, kaj li fojfoje uzis la blusan formon kaj akrostikojn, kaj eĉ hajkon. La poezio de Cummings ofte traktas amajn kaj naturajn temojn, kune kun la rilato de la individuo al la homamaso kaj la mondo. Liaj poemoj estas ankaŭ ofte plenaj de satiro.

Kvankam liaj poeziaj formoj kaj temoj kunhavas elementojn kun la romantikisma tradicio, la verkaro de Cummings senescepte montras ian idiosinkrazion sintaksan. La plimulto da liaj plej imponaj poemoj ne havas iujn ajn tipografiajn aŭ interpunkciajn iniciatojn, sed pure sintaksajn.

Aldone al la influo de konataj modernistoj, inkludante Gertrude Stein kaj Ezra Pound, Cummings en sia frua verkaro tiris el la imagismaj eksperimentoj de Amy Lowell. Poste, liaj vojaĝoj al Parizo elmontris al li dadaismon kaj superrealismon, kion li montris en siaj verkoj. Li komencis dependi de simbolismo kaj alegorio kie li antaŭe uzis similecon kaj metaforon. En siaj pli malfruaj verkoj, li rare uzis komparojn, kiuj bezonis objektojn, kiuj ne estis antaŭe menciitaj en la poemo, elektante simbolon anstataŭe. Cummings ankaŭ ŝatis inkludi bildojn de naturo kaj la morto en multe el sia poezio.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Je la kovrilo de Beletra Almanako 30 aperis pentraĵo de Uday K. Dhar kun traduko de la poemo "s(fo" (angla titolo: "l(a") de Cummings, tradukita de Catherine B. Krause.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taupin, Rene, The Influence of French Symbolism on Modern American Poetry 1927 (Trans. William Pratt), AMS Inc, New York 1985