Georg Daniel Teutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Daniel Teutsch
episkopo de la luterana eklezio en Rumanio
Regado 1867-1893
Sekvanto Friedrich Müller (Schäßburg)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1817 (1817-12-12)
en Sighișoara
Morto 2-an de julio 1893 (1893-07-02) (75-jaraĝa)
en Sibiu
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioRumanio vd
Profesio
Okupo pastrohistoriisto • teologo • politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Daniel TEUTSCH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1817 en Sighișoara, mortinta la 2-an de julio 1893 en Sibio), estis transilvania teologo, instruisto, historiisto kaj politikisto. Inter 1867 kaj 1893 li estis episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio estante transilvania sakso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de sapofaristo li studis historion kaj teologion. En 1842 li iĝis instruisto kaj en 1850 lernejestro de la gimnazio de sia naskiĝurbo. Li evidentiĝis grava moderniganto de la eklezio de la saksoj.

Teutsch ankaŭ kontraŭbatalis la ekde 1849 pliiĝintan hungaran ŝovinismon kaj proponis kontraŭe sinodan eklezian konstitucion. Li engaĝiĝis eĉ pli enkorpigi germanajn lingvon kaj kulturon en la eklezion kaj tiamaniere savi tiujn aspektojn daŭre. Li persone reprezentis la intersojn de la saksoj en la landa parlamento de Sibio; estontecon prosperan li antaŭvidis en pli intima aliĝo al Vieno. Plurfoje li senditis tien en oficialia misio.

En 1863 li iĝis paroĥestro en Agnita, en 1864 dekano en Cincu. En 1867 li elektitis episkopo. Dum la episkopeco li plifortigis luteran fidon kaj germanan kulturon. Vizitado regula plialtkvalitigis la paroĥestraran vivon.

Lia fama verko pri la historio de la transilvaniaj saksoj editoritis inter 1852 kaj 1858 en la unua eldono. Li estis la patro de Friedrich Teutsch.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Teutsch: Georg Daniel Teutsch-Geschichte seines Lebens. W.Krafft Verlag, Hermannstadt 1909
  • Friedrich Teutsch: Geschichte der Siebenbürger Sachsen: Für das sächsische Volk. IV Band (1868-1919). W.Krafft Verlag, Hermannstadt 1926
  • Ludwig Binder, Josef Scheerer: Die Bischöfe der Evangelischen Kirche A.B. in Siebenbürgen II - Teil. Die Bischöfe der Jahre 1867–1969. Böhlauverlag, KölnWien 1980
  • Monica Vlaicu, Thomas Nägler: Briefe an Georg Daniel Teutsch. Böhlau-Verlag, Köln-Wien, 1994, ISBN 3412108936, ISBN 9783412108939
  • Friedrich Teutsch: Denkrede auf D. Georg Daniel Teutsch. W. Krafft Verlag, Hermannstadt 1894
  • G. A. Schuller: Unser Bischof D. Georg Daniel Teutsch, zur hundertsten Wiederkehr seines Geburtstages. E. Dück Verlag, Hermannstadt 1918
  • Franz Herfurth: G. D. Teutsch. Rede, gehalten am 12. Dezember 1893 im Saale des Honterusgymnasiums in Kronstadt. W. Krafft Verlag, Hermannstadt 1894
  • Ulrich A. Wien: Georg Daniel Teutsch – Gründervater der Siebenbürger Sachsen. Siebenbürgische Zeitung (Kulturspiegel) vom 5. Dezember 2017, p. 5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]