Andor Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Földes
Memortabulo pri Andor Földes
Memortabulo pri Andor Földes
Persona informo
Naskonomo Földes Andor
Naskiĝo la  21-an de decembro 1913(nun 1913-12-21)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 9-an de februaro 1992
en Svislando Herrliberg (Svislando)
Mortokialo morto per falo
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Andor Földes
Okupo
Okupo pianisto • komponisto • universitata instruisto
vdr

Andor Földes [foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Andor estis hungara-usona internacie fama pianisto. Lia nomo estis en Usono Andor Foldes.

Andor Földes [1] Arkivigite je 2016-03-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de decembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de februaro 1992 en Herrliberg apud Zuriko (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Földes estis mirinfano edukita de la patrino, kiu mem estis pianisto. Li mem debutis jam en 1921, en la sekva jaro li komencis lerni en Muzikakademio de Budapeŝto. Liaj plej gravaj instruistoj estis Arnold Székely, Leó Weiner, baldaŭ Ernő Dohnányi. Li finis majstrokurson en 1932, sed pli frue en 1929 li debutis eksterlande en Vieno. En la 1930-aj jaroj li ofte faris turneojn eksterlande. Komence de la 2-a mondmilito li vojaĝis al Usono, kie li faris komunajn koncertojn kun József Szigeti (violonisto) 3 jarojn. En 1948 Foldes akiris usonan ŝtatanecon, tiutempe li edziĝis. En 1953 li muzikadis en Sud-Ameriko, tiutempe li faris majstrokursojn en Parizo, Berlino, Tokio. Inter 1957 kaj 1965 li instruis (kiel katedrestro) en muzika altlernejo de Saarbrücken, ekde 1960 li estis ankaŭ dirigento. En 1957 li ricevis francan muzikan premion, en 1963 okcidentgermanan premion. En 1961 la geedza paro translokiĝis al Svislando.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Keys to the Keyboard: A Book for Pianists, with Explanatory Music
  • Gibt es einen zeitgenössischen Beethoven-Stil?
  • Erinnerungen
  • Seventy Years on Music's Magic Carpet

Liaj libroj hungare[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • muzika konkurso: Földes Andor-Jürg Marquard ekde 1994

Fontoj[redakti | redakti fonton]