Max Heindel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Heindel
Persona informo
Naskonomo Carl Louis Fredrik Grasshoff
Naskiĝo 23-an de julio 1865 (1865-07-23)
en Arhuzo
Morto 6-an de januaro 1919 (1919-01-06) (53-jaraĝa)
en Oceanside, Kalifornio
Lingvoj angladana
Ŝtataneco UsonoDanio
Subskribo Max Heindel
Okupo
Okupo verkisto • astrologo • okultisto • mechanical technician • mistikulo
Verkoj Simplified scientific astrology
The Message of the Stars
vdr

Max Heindel, propre Carl Louis von Grasshoff (naskiĝis la 23-an de julio 1865 en Aarhus, Danio, mortis la 6-an de januaro 1919 en Oceanside, Kalifornio, Usono) – dana-usona okultisto, astrologo kaj mistikulo respektanta kristanismon. Fondinto de la Societo de Rozkrucismo.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Max Heindel naskiĝis en familio, ligita en la tempoj de la duko Bismarck kun la germana kortego. Lia patro Francois L. von Grasshoff, kiel juna viro elmigris al Kopenhago en Danio, kie nuptis daninon devenantan de bona familio. Francois havis du filojn kaj filinon. Mortis, kiam la plej aĝa filo estis apenaŭ 6-jara, postlasante la patrinon kun triopo da malgrandaj infanoj, en tre malfacila vivsituacio.

Infaneco de M. Heindel pasis en nobela malriĉeco. Danke al persisto de la patrino (kiu plurfoje pro etaj enspezoj, konfrontis ektremajn provojn) sufiĉis nur por tio, ke ŝiaj filoj kaj la filino havu privatajn instruistojn, kio rezulte permesis al ili revenigi sian pozicion en la medio de nobelaro.

Plenkreskula vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 16 jaroj forlasis estontecon ligitan kun bonhava vivo inter nobeluloj. Postlasis la familian domon kaj translokiĝis al ŝipfarejo en Glasgow (Skotlando), kie dediĉis sin al lernado de la profesio de inĝeniero. Nelonge poste elektiĝis ĉefinĝeniero sur komerca ŝipo. La pozicio permesis al li vojaĝadon al diversaj lokoj en la tuta mondo, kaj donis eblecon interŝanĝi spertojn kun homoj el la tuta mondo. Dum pluraj jaroj estis la ĉefa inĝeniero en unu el la plej grandaj kompanioj Cunard Line naviganta inter Usono kaj Eŭropo.

De 1895 ĝis 1901, laboris kiel inĝeniero-konsultanto en Nov-Jorko. Tiutempe edziĝis naskigante filon kaj du filinojn. En 1905 mortis lia edzino. En 1903, Max Heindel serĉante laboron atingis Los-Anĝeleson en Kalifornio. Atribuante al sia vivo novan kurson, ekinteresiĝis pri profundigo de sekretoj de metafiziko kaj influita de la verkoj de teozofo Charles W. Leadbeater, membriĝis al Theosophical Society Pasadena en Los Angeles, en kiu en la jaroj 1904 kaj 1905 plenumis funkcion de vicprezidanto.

Max Heindel transiris ankaŭ al vegetarismo kaj komencis studi astrologion. Tiuperiode li renkontis Augusta Foss, kiu havis similajn interesiĝojn. Tio kaŭzis, ke pliposte ŝi edziniĝis al li.

Rezulte de trolaboremo en 1905 ĉe Heindel aperis seriozaj problemoj kun la koro. Dum pluraj monatoj estis rande de la morto.

De 1906 ĝis 1907 lekciis, samptempe ampleksigante sian okultan scion. Li restis en San-Francisko, Seatlo kaj norde de la lando. Post fino de lekcioj denove iris al malsanulejo. Malgraŭ tio, eklaboris kiel lekciisto en nord-okcidenta parto de Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]