Herkules Dembowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herkules Dembowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1812 (1812-01-12)
en Milano
Morto 19-an de januaro 1881 (1881-01-19) (69-jaraĝa)
en Albizzate
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoReĝlando ItalioRusia Imperio
Familio
Patro Jan Dembowski
Patrino Metilde Viscontini Dembowski
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Herkules DEMBOWSKI, Ercole Dembowski (naskiĝis la 12-an de januaro 1812 en Milano, mortis la 19-an de januaro 1881 en Albizzate) – itala astronomo poldevena.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Jan Dembowski (Dębowski), partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, poste adjutanto de generalo Jan Henryk Dąbrowski, poste itala generalo kaj guberniestro de Ferrara, honorigita de Napoleono Bonaparte per la titolo de barono, kiun feredis la filo. Patrino estis italino Matylda Viscontini, amikino de Stendhal.

Ĝis 1843 servis en mararmeo de Aŭstra imperio. Post preno de demisio loĝis en Napolo, kie komence amatore okupiĝis pri astronomio.

Aparte interesis lin duoblaj steloj, kies du mil mezurojn li faris. Ankaŭ priskribis duoblajn stelojn el katalogo de Friedrich Struve kaj rimarkis ŝanĝon de la pozicio de kelkiuj dum paso de la jaroj pro iliaj orbitoj kiel duobalaj sunsistemoj. Liaj publikaĵoj frontis ekinteresiĝon kaj agnoskon en la scienca mondo. En 1878 ricevis Oran Medalon de la Reĝa Astronomia Societo.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Per lia nomo estis nomita alfrapa kratero Dembowski sur la Luno kaj ankaŭ unu el asteroidoj Dembowska.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]