Carlo Maratta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Maratta
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1625 (1625-05-15)
en Camerano
Morto 15-an de decembro 1713 (1713-12-15) (88-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo malsano
Tombo Baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Subskribo Carlo Maratta
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • grafikartisto
Verkoj Saint John the Evangelist on Patmos
Portrait of Maria Madalena Rospigliosi
Rebecca and Eliezer at the Well
Portrait of Clement IX (Rospigliosi, 1667-1669)
The Painter Andrea Sacchi
vdr

Carlo MarattaMaratti (Camerano, 13-a de majo 1625 - Romo, 15-a de decembro 1713) estis itala pentristo de la fina baroko, kiu laboris ĉefe en Romo.

Li estis ŝlosila figuro de la dua duono de la 17-a jarcento, reprezentis pentrarton de stilo simpla kaj mezurita (modera), mala al la dekoraciema baroko de Pietro da Cortona kaj Luca Giordano.

Tombo de Maratta en la baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj, Romo. Ĝi estis desegnita de li mem.

Maratta eniris en la Akademio de Sankta Luko de Romo en 1662. Li laboris je la servo de la papoj Inocento la 12-a kaj Klemento la 9-a, kiujn li portretis (1669) kopiante la skemo de la portreto de Inocento la 10-a pentrita de Velázquez. Oni komisiis al li la restaŭradon de la freskoj de la Rafaelaj Ĉambroj.

Post la morto de Bernini kaj Pietro da Cortona, Maratta iĝis estro de la romia pentrarto. Unu el liaj plej gravaj verkoj estas pentraĵo pri Konstanteno detruanta la idolojn por la Baptejo de Laterano.