Lucio Pedanio Sekundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucio Pedanio Sekundo, latine Lucius Pedanius Secundus (m. 61 p.K.) — Romia senatano de la 1ª jc. En la jaro 43ª p.K., sub Klaŭdio, li estis vickonsulo (de marto ĝis julio).

En la jaro 56ª Nerono nomumis lin urbestro (prefekto) de Romo.

En la jaro 56ª Pedanion pikmortigis lia sklavo. Pri la kaŭzo ne certis eĉ la samtempuloj; probable Pedanio forprenis la monon, kiun la sklavo kolektis por sin elaĉeti (laŭ la romia juro, ĉio posedata de sklavo apartenis al lia mastro; tamen la kutimo estis, ke post elpago de mono sklavo akiris liberon).

Laŭ romia leĝo, okaze de mortigo de romiano fare de ties sklavo ĉiuj sklavoj kiuj estis sub la sama tegmento kun la mortigito aŭ akompanis lin aliloke estis torturendaj kaj ekzekutendaj. La murdinto de Pedanio estis konata, la senkulpeco de la ceteraj 400 sklavoj (de ambaŭ seksoj, ekde la infanoj ĝis la maljunuloj) estis evidenta; la maljusteco de la laŭleĝa puno frapis la publikan opinion — kaj tamen la leĝo iĝis plenumita. (Tacito, «Analoj», 14:42–45)