Hail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hail
urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310 897  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 31′ N, 41° 41′ O (mapo)27.51666666666741.683333333333Koordinatoj: 27° 31′ N, 41° 41′ O (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Hail (Sauda Arabio)
Hail (Sauda Arabio)
DEC
Hail
Hail
Situo de Hail

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ha'il [+]
vdr

Hail (ankaŭ konata ankaŭ Hajlon aŭ Hajil), arabe حائل estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Regiono Hail en Sauda Arabio.

Aerpanoramo de Hail

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hail situas en nordokcidenta parto de la lando inter montoj norde kaj sude. Rijado troviĝas 585 km [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hail estis ĉefurbo de emirlando de 1836 ĝis la sauda konkero en 1921. En la 1890-aj jaroj la urbo estis nediskutebla ĉefurbo de la tuta dezerta Arabio. La oazourbo estis ĉefa pilgrima itinero de Irako al Mekko. La konstruado de fervojo inter Damasko kaj Medino subfosis la tradician karavanan ekonomion de Hail. Baldaŭ la urbego profitas el la agrikulturo.

Panoramo de Hail

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hail estas agrikultura loko kun la ĉirkaŭaĵo, la irigaciitaj bienoj produktas grenojn, datojn, kaj aliajn fruktojn. Ekzistas ankaŭ multaj bienoj por produktado de laktaĵoj proksime de la urbego.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hail estas ligita per pluraj aŭtoŝoseoj al diversaj partoj de la lando. La fervoja linio funkcias ekde 2015. La regiona flughaveno daŭre funkcias, sed oni planas internacian flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hail havas dezertan klimaton kun varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Ĝi havas iomete pli malvarman klimaton ol aliaj saudaj urboj pro ĝia pli alta alteco. En la jaro pluvas 185 mm, inter junio kaj aŭgusto ne pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]