Richard Corben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Corben
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1940 (1940-10-01)
en Anderson
Morto 2-an de decembro 2020 (2020-12-02) (80-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kansasurba Arta Instituto
Okupo
Okupo grafikistoscenaristobildliteraturistoanimaciistoilustristoverkisto • desegnisto de bildrakonto
TTT
Retejo https://corbenstudios.com/
vdr

Richard CORBEN (1-a de oktobro 1940 - 2-a de decembro 2020) estis usona ilustristo kaj bildliteratursto plej bone konata pro siaj komiksoj aperigitaj en la gazeto Heavy Metal. Li ricevis en 2009 la premion Spectrum Grand Master[1] kaj en 2018 la Grandan Premion de Angulemo. En 2012 li estis elektita por la Will Eisner Award Hall of Fame.

En 1975, kiam Moebius, Druillet, kaj Jean-Pierre Dionnet ekpublikigis la gazeton Métal Hurlant en Francio, Corben sendis kelkajn el siaj historioj al ili.[2] Li plufaris sian laboron por la franĉizo en Usono, kie la gazeto estis nomita Heavy Metal. Ankaŭ en 1975, elektaĵo de liaj blankanigraj kontraŭkulturaj bildostrioj estis kolektita en malmola kovrilo kiel The Richard Corben Funnybook fare de Nickelodeon Press el Kansas-urbo. En 1976 li adaptis mallongajn historion de Robert E. Howard en frua grafika novelo, nome Bloodstar (Sangostelulo).[3]

Inter la historioj desegnitaj por Heavy Metal li plusekvis la sagaon de sia plej fama kreaĵo, Den kiun li startigis en la kurta filmo Neverwhere (Neil Gaiman uzis la saman titolon, Neverwhere, poste, sed la du kreaĵoj havas nenion komune) kaj en la mallonga historio en la kontraŭkultura publikaĵo Grim Wit No. 2. Tiu sagao de Den estas fantasta serio pri la aventuroj de junula tropeza strangulo kiu veturas al Neverwhere, universo inspirita el Hyborian Age de Robert E. Howard, el Barsoom de Edgar Rice Burroughs kaj el hororaj historioj de H. P. Lovecraft. Tie la knabo iĝas enorma fortika nuda muskolulo kiu havas erotajn aventurojn en mondo de teruraj danĝeroj, timegigaj monstroj kaj diketaj nudulinoj kiuj volupte ĵetas sin al li. Tiu historio estis adaptita en tre mallongigita formo en la animacia filmo Heavy Metal, kie Den uzis la voĉon de John Candy en mallongigta adaptaĵo kiu implicis Corben mem tiel ke li sentis sin kontenta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 2009 Spectrum Grand Master Anoncita el Locus Online [1][rompita ligilo]
  2. Balfour, Brad (Julio 2001). "The Richard Corben Interview, Part 2". Heavy Metal #52: paĝo 11.
  3. Seuling, Phil (1975). "The Fantasy Epic: Crearaphic Novel". Mediascene #16: 8–9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]