Jakub Goldberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakub Goldberg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1924 (1924-02-02)
en Łódź
Morto 15-an de novembro 2011 (2011-11-15) (87-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoIsraelo
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

Jakub Goldberg (hebree: יעקב גולדברג; naskiĝis la 2-an de februaro 1924 en Lodzo, mortis la 15-an de novembro 2011 en Jerusalemo) – pola-israela historiisto, specialiĝanta pri historio de judoj en Pollando, esploristo de polaj-judaj rilatoj en la moderna epoko, eldonisto de privilegioj por polaj judoj de la 13-a ĝis la 18-a jarcentoj.

Vivo kaj scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito malliberigito en la Lodza geto, Buchenwald kaj Meuselwitz Thuringen. Post la milito ligita kun ka Lodza Universitato. Rezulte de komunista kontraŭjuda kampanjo en 1967 forveturis al Israelo, kie lekciis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ankaŭ lekciis en Oksfordo, Kolonjo, Munkeno, Kaselo kaj Ĥajfo. De 1993 honora doktoro de Varsovia Universitato. Li estis membro de Pola Akademio de Scipovoj kaj de Pola Scienca Akademio.

Profesia devizo de la profesoro Goldberg estis lanĉita de li slogano:

Ne estas historio de Pollando sen historio de judoj

kaj ne estas historio de judoj sen historio de Pollando.

Lia edzino Olga Goldberg-Mulkiewicz estis etnologo kaj etnografo.

Entombigita la 17-an de novembro sur civila tombejo en la kibuco Enat (Centra distrikto de Israelo) en Israelo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • August II wobec polskich Żydów (Aŭgusto la 2-a kaj la polaj judoj), en: Rzeczpospolita wielu narodów i jej tradycje (Pola Respubliko de pluraj nacioj kaj ĝiaj tradicioj), Krakovo 1991.
  • Jewish Privileges in the Polish Commonwealth. Charters of Rights Granted to Jewish Communities in Poland-Lithuania in the Sixteenth to Eighteenth Centuries, Jerusalem 1985.
  • Stosunki agrarne w miastach ziemi wieluńskiej w drugiej połowie XVII i w XVIII wieku (Agrikulturaj rilatoj en urboj de Wieluń-regiono en la dua duono de la 17-a kaj 18-a jarcentoj), Lodzo 1960.
  • Żydowscy konwertyci w społeczeństwie staropolskim (Judaj konvertitoj en malnovpola socio), en: Społeczeństwo staropolskie. Studia i szkice (Malnovpola socio. Studoj kaj skizoj), volumo 4, Varsovio 1986.
  • Żydowski Sejm Czterech Ziem w społecznym i politycznym ustroju dawnej Rzeczypospolitej (Juda Parlamento de Kvar Provincoj en la socia kaj politika reĝimo de antaŭa Pola Respubliko), en: Żydzi w dawnej Rzeczypospolitej (Judoj en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj), Vroclavo 1991.
  • (enkonduko) Mojżesz Schorr, Żydzi w Przemyślu do końca XVIII wieku (Moseo Schorr, Judoj en Przemyśl ĝis fino de la 18-a jarcento), Art-Plus, Jerusalemo 1991.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

"Należę do polskiej szkoły historycznej" Studia i szkice ofiarowane prof. Jakubowi Goldbergowi z okazji odnowienia doktoratu na Uniwersytecie Łódzkim ("Mi apartenas al la pola historia skolo". Studoj kaj skizoj dediĉitaj al profesoro Jakub Goldberg okaze de renovigo de doktoreco en la Lodza Universitato), redakto de R. Stobiecki, J. Walicki, Lodzo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]