Manuel Hedilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Hedilla
Persona informo
Manuel Hedilla
Naskiĝo 18-an de julio 1902 (1902-07-18)
en Bárcena de Cicero
Morto 4-an de februaro 1970 (1970-02-04) (67-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Falango vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Federico Manuel HEDILLA Larrey [eDIja] (Ambrosero, 18a de julio 1902-Madrido, 4-a de februaro 1970) estis hispana politikisto de la Hispana Falango, konita ĉar estis dua nacia estro de FE de las JONS kaj sukcedinto de José Antonio Primo de Rivera.

Li estis mekanikisto,[1] aliĝis al Falango en 1934 kaj dekomence li ludis duarangan rolon en la partio. Post la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito tamen, li akiris pli grandan gravon kaj en septembro 1936 estis nomumita estro de provizora junto Junta de Mando Provisional, kiu ekzorgis de la estreco de la partio dum la fondinto, José Antonio Primo de Rivera, estis enprizone en la respublika zono.[2]​ Hedilla troviĝis estre de partio kiu estis kreskinta konsiderinde ekde la komenco de la milito kaj kiu estis unu el la plej gravaj de la insurekciinta zono, se ne rekte la plej. Li devis fronti la povoluktojn kiuj aperis en la eno de Falango, kaj poste ankaŭ la Dekreton de Unuigo kun la karlistoj proklamita de Francisco Franco, kiu unuigis en unu unika partio ĉiujn la politikajn fortoj de la «ribeluloj». Li estis arestita pro ordono de Franco kaj enprizonigita dum kelkaj jaroj. Post tio, Hedilla vivis en ostracismo[3] kaj malproksimiĝinta el la publika vivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beevor, 2006, p. 284.
  2. Payne, 1999, p. 208.
  3. Romero Salvadó, 2013, p. 163.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abella, Rafael (1978). La vida cotidiana durante la guerra civil. La España Nacional. Barcelona: Planeta.
  • Aróstegui, Julio (1997). La Guerra Civil. La ruptura democrática. Madrid: Historia 16. ISBN 84-7679-320-0.
  • Beevor, Antony (2006). The Battle for Spain: The Spanish Civil War 1936-39. Weidenfeld & Nicolson.
  • Payne, Stanley G. (1999). Fascism in Spain, 1923–1977. Madison: University of Wisconsin Press.
  • Romero Salvadó, Francisco J. (2013). Historical Dictionary of the Spanish Civil War. The Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-5784-1.