Stefan Kopeć

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Kopeć
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1888 (1888-01-01)
en Varsovio
Morto 11-an de marto 1941 (1941-03-11) (53-jaraĝa)
en Palmiry
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo biologo • endokrinologo • universitata instruisto
vdr

Stefan Witysław Kopeć (naskiĝis la 22-an de januaro 1888 en Varsovio, mortis la 11-an de marto 1941 en Palmiry) – pola biologo, endokrinologo, pioniro de endokrinologio de insektoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1912 finis medicinajn studojn en Filozofia Fakultato de Jagelona Universitato, kaj restis en la altlernejo laborante en gvidata de Tadeusz Garbowski Fako de Zoologio. Post eksplodo de la unua mondmilito forveturis al Prago, kie gvidis esplorlaborojn pri rolo de haŭtveziko ĉe pulmofiŝoj kaj disvolvo de kolorigo dum la reprodukta sezono de fiŝoj. De 1915 gvidis laborojn sub gvido de Emil Godlewski, habilitiĝis surbaze de disertaĵo pri eksperimenta zoologio. De 1918 estis laboranto de la Ŝtata Scienca Instituto de Vilaĝa Mastrumejo en Puławy, kie esploris rolon de la insekta cerbo en produktado de hormonoj. En 1927 ricevis stipendion de Fondaĵo Rockefeller kaj forveturis al Britio, kie studis en Edinburgo kaj Kembriĝo. Post la reveno al Pollando paralele al la esplorado engaĝiĝis en pedagogia laboro, lekciis en Filozofia kaj Kuracista Fakultato de Varsovia Universitato. En 1932 finis sian laboron en Instituto de Puławy kaj kun la familio ekloĝis en Varsovio, kie iĝis plenpostena profesoro pri biologio en Kuracista Fakultato de Varsovia Universitato.

En 1940 estis kun la filo arestita de gestapo, malliberigita en Pawiak, pafmortigita en Palmiry en Kampinos, kadre de ekstermigo de la pola intelektularo kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]