Astrid de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Astrid de Svedio
belga reĝedzino
Persona informo
Astrid av Sverige
Naskiĝo 17-an de novembro 1905 (1905-11-17)
en Arvfurstens palats, Stokholmo,  Svedio
Morto 29-an de aŭgusto 1935 (1935-08-29) (29-jaraĝa)
en Küssnacht,  Svislando
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Royal Crypt vd
Religio luteranismokatolikismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco SvedioBelgio vd
Familio
Dinastio Bernadotte vd
Patro Karlo de Svedio vd
Patrino Princess Ingeborg of Denmark vd
Gefratoj Princess Margaretha of Sweden • Märtha de Svedio • Carl Bernadotte vd
Edz(in)o Leopoldo la 3-a vd
Infanoj Joséphine-Charlotte de Belgio • Baldueno la 1-aAlberto la 2-a de Belgio vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Astrid, princino de Svedio, reĝino de la belgoj

Princino Astrid de Svedio, plennome Astrid Sofia Lovisa Thyra de Svedio (naskiĝis la 17-an de novembro 1905 en Stokholmo; mortis la 29-an de aŭgusto 1935 apud Küssnacht, Svisio) estis sveda princino el la dinastio Bernadotte, kaj belga reĝino per sia edziniĝo kun reĝo Leopoldo la 3-a.

Reĝino Astrid mortis en aŭto-akcidento dum ekskurso proksime de Küssnacht en Svisio. La reĝa paro veturis en aŭto, la reĝo stiris, la reĝino sidis apude kun mapo. La reĝo rigardetis la mapon kaj perdis regadon de la aŭto, kiu forlasis la ŝoseon. La reĝino ĵetiĝis el la veturilo kontraŭ arbon. Ŝi mortis surloke, en la brakoj de la reĝo.

Ĉe la akcidenta loko oni poste konstruis kapelon je ŝia memoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]