Gerrit Rietveld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerrit Rietveld
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1888 (1888-06-24)
en Utreĥto
Morto 25-an de junio 1964 (1964-06-25) (76-jaraĝa)
en Utreĥto
Tombo Utrecht (Soestbergen) General Cemetery
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Amkunulo Truus Schröder-Schräder
Infanoj Wim Rietveld • Elisabeth Eskes-Rietveld • Jan Rietveld • Gerrit Rietveld jr
Okupo
Okupo furniture designer • grafikisto • dezajnisto • fotistoarkitekto
Verkoj Rietveld-Schröder-Domo
Red and Blue Chair
TTT
Retejo http://www.gerrit-rietveld.nl/
vdr

Gerrit RIETVELD (Utrecht, 24-an de junio 1888 - Utrecht, 25-an de junio 1964) estis nederlanda arkitekto kaj meblofasonisto.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Gerrit Rietveld estis filo de meblofaristo Johannes Cornelis Rietveld kaj lia edzino Elisabeth van der Horst.

La fama seĝo de Rietberg[redakti | redakti fonton]

En 1911 Rietveld startis propran meblofabrikon, dum li vespere studis arkitekturon. Rietveld fasonis la ruĝbluan seĝon en 1917, sub influo de aliaj arkitektoj. En 1919 li mem arkitektiĝis.

En 1924 li fasonis la Rietveld-Schröder-Domon por kaj en kunlaboro kun endoma arkitektino Truus Schröder-Schräder. La domo konstruiĝis en Utrecht. En 1934 li fasonis plurajn domojn en Utrecht.

Dum la Dua Mondmilito Rietveld ne subskribis por la kulturĉambro, tial li ne povis kontinui per fasonado.

Post la milito estis malmulta da interesiĝo por lia verkaro, sed kiam la interesiĝo por De Stijl (la stilo) dum la 1950-aj jaroj revenis, Rietveld ankaŭ akiris pli da mendoj, antaŭ ĉio por registarajn konstruaĵoj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mebloj[redakti | redakti fonton]