Gábor Dilinkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Dilinkó
Persona informo
Naskonomo Dilinkó Gábor József
Naskiĝo 8-an de februaro 1929 (1929-02-08)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 2013 (2013-11-30) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ilona Szabó
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Gábor DILINKÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo DILINKÓ Gábor estis hungara pentristo, laboristo. Lia moknomo estis „Bizsu” [biĵu].

Memortabulo pri Gábor Dilinkó

Gábor Dilinkó [1] naskiĝis la 8-an de februaro 1929 en Újpest, li mortis la 16-an de novembro 2014? en Budapeŝto?.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Dilinkó devenis el malriĉa cigana familio. Li frekventis bazlernejon, poste li estis simpla laboristo. Li batalis, eĉ li vundiĝis dum la Hungara revolucio de 1956, tial post la falo li estis kondamnita. Li liberiĝis en 1963 pro amnestio, poste li estis simpla laboristo, fine li pensiuliĝis.

Li foje-foje pentradis jam frue, sed en 1975 pro akcidento li longe kuŝis. Li lernis pentradi per fingro, ĉar li ne povis teni la penikon. Ekde 1982 li ekspoziciis. Li ricevis premion en 1991 pro la revoluciaj agadoj, pentristan premion li neniam ricevis.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1993, 2006, 2011)

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vásárosok (1979)
  • Pipás nő (1982)
  • Falu ősszel (1984)
  • Hóolvadás (1990)
  • Jézus a szegények közt (sen eldonjaro)
  • Mementó (sen eldonjaro)
  • Virágcsendélet (sen eldonjaro)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]