Marcelo Ribeiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcelo Ribeiro
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1970 (1970-10-22) (53-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo aktoro
TTT
Retejo http://marceloribeiro.com.br/
vdr

Marcelo Ribeiro (naskita en 1970) estas brazila aktoro, plej konata pro ludado kiel 11-jarulo en la filmo Amor Estranho Amor ("Amo Stranga Amo"),[1] temanta pri adolesko, do la transira fazo en homa vivo inter infaneco kaj plenkreskeco.

En 1981, li estis elektita fare de la reĝisoro Walter Hugo Khouri por partopreni en la filmo Eros, o Deus do Amor ("Eros, la Dio de Amo"): la tre bela 10-jarulo aktoris la am(ig)an dion Eroso. La sekvan jaron, la sama direktoro skribis "Amor Estranho Amor ("Amo Stranga Amo", filmo en kiu la ĉefrolulo Ribeiro, nun 11-jara, ludis la antaŭ-adoleskanton Hugo kaj laŭ la scenaro ekkonis amadon kaj amoron interalie kun la aktorinoj Vera Fischer kaj Xuxa.

Post du jaroj, do 13-jara, li ĉefrolis en la filmo Pecado Horizontal ("Pekado horizontala"). Post ĉi tiuj tri filmoj, li malmulte aktoris antaŭ kameraoj, sed laboris kiel asistanto de kinproduktado. Li studis fotadon por havi malgrandan studion kaj nuntempe estas kinteknika kaj komputila instruisto plurnacia.

En 2007, li reaktoris en filmo nomata Estranho Amor ("Stranga amo") direktita de J. Gaspar. Nun li havas sian propran TTT-ejon por daŭrigi sian laboron.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1981 Eros, o Deus do Amor Eros
1982 Pecado Horizontal German
1982 Amor Estranho Amor Hugo (infano)
1992 Perfumo de Gardênia Joaquim
2002 Abrigo Juliano
2007 Estranho Amor Li mem

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]