Gyula Flaché
Gyula Flaché | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Flache Gyula János |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1892 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de septembro 1967 (74-jaraĝa) en Banská Bystrica |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Flaché [flaĥE]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo Flaché Gyula, slovake Július Flache estis hungara-ĉeĥoslovakia pentristo.
Gyula Flaché [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1892 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 1967 en Banská Bystrica (Ĉeĥoslovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Flaché frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto, fine en Akademio de Belartoj de Vieno. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Ferenczy, Gustav Klimt kaj Heinrich Rauchinger. Li studvojaĝis al Munkeno, poste li pentradis en sia naskiĝurbo. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo, poste li pentradis en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio en Banská Bystrica. En 1920 li fondis societon pri slovakaj artistoj, li estis ties estro ĝis 1930. Li pentradis pejzaĝojn, portretojn, aĵpentraĵojn, ĝenrojn, pli malofte aliajn artaĵojn.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1914)
- Prago (1922)
- Bratislavo (1925)
- Banská Bystrica (1962, 1992)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Sándor Petőfi
- Memportreto
- Virina portreto
- partizano
Elektitaj similaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- murpentraĵoj de preĝejo de Detvianska Huta (1926)
- busto pri Oskár Petrogalli (1926)
- alegorio de Banská Bystrica (1929–1930)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]