Sacha Guitry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacha Guitry
Persona informo
Sacha Guitry
Naskonomo Alexandre-Georges-Pierre Guitry
Naskiĝo 21-an de februaro 1885 (1885-02-21)
en Sankt-Peterburgo
Morto 24-an de julio 1957 (1957-07-24) (72-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Janson-de-Sailly vd
Subskribo Sacha Guitry
Familio
Patro Lucien Guitry vd
Patrino Renée Delmas vd
Gefratoj Jean Guitry vd
Edz(in)o Jacqueline Delubac • Geneviève Guitry • Charlotte Lysès • Yvonne Printemps • Lana Marconi vd
Parencoj René de Pont-Jest vd
Profesio
Alia nomo Jacques Lorcey vd
Okupo scenaristodramaturgofilmreĝisoroteatra reĝisoro • libretisto • teatra aktoro • filmaktoro • aŭtoro • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexandre-Pierre Georges "Sacha" GUITRY (laŭ franca prononco: [gitʁi]; 21a de Februaro 1885 – 24a de Julio 1957) estis franca aktoro de teatro kaj kino, reĝisoro, scenaristo, kaj dramaturgo de bulvarda teatro. Li estis la filo de franca ĉefaktoro, Lucien Guitry, kaj li sekvis sian patron en la teatra profesio. Li iĝis konata pro siaj scenejaj prezentoj, ofte en bulvardaj roloj, en la multaj teatraĵoj kiun li verkis, el kiuj estis pli ol 120. Li edziĝis kvin fojojn, ĉiam kun elstaraj aktorinoj kies karieroj li sekvis. Probable lia plej bone konata edzino estis Yvonne Printemps al kiu ŝi estis edzo inter 1919 kaj 1932.

La teatraĵoj de Guitry gamas el historiaj dramoj al tiutempaj lumkomedioj. Kelkaj havas muzikajn scenojn, fare de komponistoj kiaj André Messager kaj Reynaldo Hahn. Kiam mutaj filmoj iĝis popularaj Guitry evitis ilin, trovante la mankon de parola dialogo fatala al la drama efiko. El la 1930-aj jaroj al la fino de sia vivo li entuziasme eniris en la kinarto, farante tiom multe kiom ĝis kvin filmojn en unusola jaro.

La lastaj jaroj de la kariero de Guitry estis ombrigita per akuzoj de kunlaborado kun la okupantaj Germanoj post la kapitulaco de Francio en la Dua Mondmilito. La akuzoj estis forigitaj, sed Guitry, forte patriota homo, estis seniluziigita pro la fifamigo fare de kelkaj sampatriotoj. Je la tempo de sia morto lia populara estimo estis restaŭrita ĝis la etendo ke 12,000 perosnoj sekvis lian ĉerkon antaŭ lia enterigo en Parizo.