Arnold Gara
Arnold Gara | |
---|---|
Memportreto de Arnold Gara | |
Persona informo | |
Naskonomo | Gara Arnold |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de aŭgusto 1929 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasrét Jewish cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto • pentristo • desegnisto |
Arnold GARA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gara Arnold estis hungara pentristo, grafikisto, ceramikisto.
Arnold Gara [1] Arkivigite je 2021-10-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Arnold Gara studis mallongan tempon en Reĝa Industriarta Altlernejo, same en privata pentrolernejo de Ferenc Szablya-Frischauf kaj Artistkolonio (Nagybánya) (1906), fine en Germana Regno. Li debutis en ekspozicio en 1905. Por vivteni sin, li havis ankaŭ fotatelieron. En 1912 li ilustris libron de Zsigmond Móricz, kiu portis tutlandan konatecon. Dum la 1-a mondmilito li apartenis al la informa stabo, dum la Hungara Sovetrespubliko li kreis poŝtmarkojn kaj afiŝojn. Spite la sukcesojn li mortigis sin.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1905)
- Vieno, Dresdeno, Munkeno
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ilustraĵoj en arta revuo „Kéve könyve” (1912-1913)
- akvafortoj en volumo: Aleksandr Puŝkin: Eŭgeno Onegin (1920)
- Magyar Parnasszus (1926, kolektita albumo pri akvafortoj)
- porcelanoj (1928)
- vidu la subajn bildojn!
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2021-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
-
Memportreto (1920)
-
Memportreto (1927)
-
Monteto kun sunradiado
-
En masko de Gulácsy (1908)
-
Knabo liutas (1912)
-
Deziro pri scioj (1919)
-
Rememoro (1926)
-
Milito (1926)