Francesco Primaticcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Primaticcio
Francesco Primaticcio
Francesco Primaticcio
Naskiĝo 30-an de aprilo 1504 (1504-04-30)
en Bologna, Italio
Morto 14-an de septembro 1570 (1570-09-14) (66-jaraĝa)
en Parizo
Sukcesis kiel pentristo
kromnomo il Bologna
Persona informo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • decorator • skulptistostukisto
vdr

Francesco Primaticcio kun la kromnomo il Bologna (Bologna la 30-an de aprilo 1504 - Parizo 1570) estis itala pentristo, arkitekto kaj dekoraciisto de manierismo. Li estis kunfondinto kune kun Rosso Fiorentino de la unua Skolo de Fontainebleau.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis lernanto de Giulio Romano kaj ties kunlaboranto en la ornamado de la Palaco Te en Mantova. Li estis tre influita ankaŭ de la fruaj verkoj de Parmigianino, kies rafinita eleganteco aparte evidentiĝas en liaj belaj desegnoj.

La rabado de Helena, 1530-1539

En 1532, dudek-ok jaraĝa, invitita de la reĝo Francisko la 1-a de Francio, li venis al la kastelo de Fontainebleau  kie li laboris kun Rosso Fiorentino. Post la morto de Rosso en 1540, Primaticcio fariĝis la estro de la teamo taskita pri  la ornamado de la ĉambroj de reĝo kaj reĝino en la kastelo de Fontainebleau, kiu restis la ĉefa loko de liaj aktivecoj por longa tempo. Kun aro da kunlaborantoj li ornamis la tutan kastelon kun freskoj, statuoj kaj stukaĵoj, inter kiuj elstaras la kameno ornamita (c. 1535), la Ora Pordego, la pavilono de Pomona, la "Salle de Bal", la galerio de Odiseo kaj la galerio de Henriko la 2-a.  Bedaŭrinde, granda parto de lia verkaro estis detruita aŭ grave damaĝita kaj malbeligita per restaŭraĵoj aŭ aliaj intervenoj.

Primaticcio laboris por kvar reĝoj: Francisko la 1-a , Henriko la 2-a, Francisko la 2-a kaj Karlo la 9-a. La disvastigo de liaj modeloj en la formo de printaĵoj estis fundamenta por la disvastigo en Francio de la itala manierismo, kiu malfermis novan ĉapitron en la franca kaj eŭropa arto kiu daŭris en la dekoka jarcento.

Primaticcio arkitekto[redakti | redakti fonton]

La kapelo de la sankta romia imperio

Primaticcio laboris ankaŭ kiel arkitekto, kaj certe kun granda kompetenteco, ĉar en 1559 , li estis nomumita "surintendent des Batiments du roi" ("la inspektoro de la reĝaj konstruaĵo"), anstataŭigante Philibert de l'Orme. Rekonstrui ĉi tiun parton de lia aktiveco estas malfacile, precipe pro la detruo de la ĉefaj verkoj, kiujn la dokumentoj atribuas al li, inter ili la Rotondo de la Parlamento kaj la diversaj konstruaĵoj konstruitaj por la grafo de Guisa[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (redaktita de Sabine Frommel), Primaticcio architetto, 2005