Tomasz Hudziec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomasz Hudziec
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1965 (1965-12-03) (58-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomasz Hudziec (naskiĝis la 3-an de decembro 1965 en Vroclavo) estas pola eksa aktoro.

Li ekaktoris en infana aĝo, per la psikologia filmo Nauka latania ("Lernante flugi") de la reĝisoro Sławomir Idziak kaj internacie precipe konatiĝis per la samjare farita kineja filmo Zmory ("Fantomoj"), kiu internacie prezentiĝis ekde aprilo 1979, aparte en germanlingva versio nomata Gespenster - la scenaro disvolviĝas antaŭ la unua mondmilito en parto de Pollando sub aŭstra okupado kaj centras junan knabon en elementa lernejo kiu poste kreskas iĝi ribelema, poezia kaj tre pensema adoleskanto en la sama lernejo kiam la nacia movado al liberigo ĝermiĝas. Poste li ankoraŭ aktore elstaris en kvin pliaj kinejaj filmoj, publikigtaj en 1980, 1981, 1986, 1987 kaj 1991.

Inter la jaroj 1986 kaj 1987 li studis en la Fako de Aktorado kaj Pupteatrado de la Ŝtata Teatra Altlernejo (PWST) en Vroclavo (1985-1987), sed ne diplomiĝis.

En la jaroj 1987-1988 li agis ĉe la Moderna Teatro (Teatrze Współczesnym, "samtempeca teatro") en Vroslavo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]