Jan Sztaudynger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Sztaudynger
Persona informo
Jan Sztaudynger
Naskiĝo 28-an de aprilo 1904 (1904-04-28)
en Krakovo
Morto 12-an de septembro 1970 (1970-09-12) (66-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Jan III Sobieski High School in Kraków vd
Memorigilo Jan Sztaudynger
Familio
Edz(in)o Zofia Sztaudynger vd
Infanoj Jan Jacek Sztaudynger • Anna Sztaudynger-Kaliszewicz vd
Profesio
Okupo poeto • satiristo • verkistotradukisto vd
Laborkampo marionetadopoeziosatiro • translating activity • pupteatro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Izydor Sztaudynger (naskiĝis la 28-an de aprilo 1904 en Krakovo, mortis la 12-an de septembro 1970 samloke) – pola poeto, aŭtoro de komediaj poemetoj, satiristo, teoriisto de pupteatro, tradukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Sztaudynger naskiĝis en familio german- kaj francdevena. Filo de Izydor Jan Józef kaj Anna el domo Kokowska.

La memor-tabulo en Zakopane str. Piłsudskiego 69 – kie loĝis Jan Sztaudynger

Li frekventis al Modela Ekzerc-Lernejo ĉe Instruista Seminario en Krakovo. Post eksplodo de la unua mondmilito evakuiĝis kun la gepatroj al Brno en Moravio, kie daŭrigis lernadon en Privataj Polaj Gimnaziaj Kursoj. En 1915 eklernis en la Dua Gimnazio je la nomo al Reĝo Johano Sobieski en Krakovo. Post ĝia fino kaj abituro ekstudis la polan kaj germanan filologiojn en Jagelona Universitato. En 1923 finis unujarajn Pedagogiajn Studojn, unu jaron poste doktoriĝis pri filozofio surbaze de la laboraĵoj: Rilato de Garczyński al religio kaj Influo de Goethe al Garczyński.

Post fino de la studoj Sztaudynger iĝis instruisto de la pola lingvo en gimnazio je la nomo al Ladislao la 2-a Jogajlo en Dębica, kaj post soldatservo en Substandardista Lernejo de Infanterio en Zaleszczyki (Podolio) translokiĝis al Bydgoszcz, kie lekciis dum duonjaro en Vira Instruista Seminario. En 1930 translokiĝis al Poznań, kie dum kvar jaroj lekciis en Instruista Seminario je la nomo al Ewaryst Estkowski. Edziĝis al Zofia Jankowska, en 1933 naskiĝis filino Anna. En 1934 iĝis lekciisto de Ŝtata Fakultata Lernejo, kie lekciis (1938–1939) pri pupteatro.

Post eksplodo de la dua mondmilito kune kun la familio estis arestita de germanoj, setligita en tranzita koncentrejo en distrikto Sandomierz. En Opatów partoprenis sekretan instruadon sur la gimnazia nivelo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La memor-tabulo en Krakovo str. Długa – kie loĝis Jan Sztaudynger dum la jaroj 1908–1929
La tombo de Jan kaj Zofia Sztaudynger en la Tombejo de la Savanto (Salwatorski) en Krakovo

"Tysiąc mów na świecie, jak tysiące liści - W jedno drzewo je łączą, kto ? - esperantyści." (Jan Izydor Sztaudynger)

"MALPERMESO"

"Malpermeso - la plej bona propagando." (Jan Izydor Sztaudynger)

(Esperantigis Georgo Handzlik)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • S.W. Balicki, Sztaudynger nieznany (Sztaudynger nekonata), "Życie Literackie" (Literatura Vivo), nr 10, 1974, p. 8–9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]