György Hegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Hegyi
Persona informo
Naskonomo Schönberger György
Naskiĝo 26-an de februaro 1922 (1922-02-26)
en Budapeŝto
Morto 8-an de aprilo 2001 (2001-04-08) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr

György Hegyi [djordj hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi György estis hungara pentristo, mozaikisto, vitralisto. Lia origina familia nomo estis Schönberger, lia onklo estis Armand Schönberger.

György Schönberger [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Hegyi devenis el juda familio. Li frekventis judan gimnazion en sia naskiĝurbo, dum li ŝatis desegnadi. Post la abituriento li ne povis plulerni pro la kontraŭjudaj leĝoj, tial li vizitis privatan pentristan lernejon kaj li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Ekde 1943 li estis trudlaboristo, sed en la sekva jaro li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Li akiris mozaikistan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1950. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Berény, Jenő Barcsay kaj Géza Fónyi. Post la diplomo li edziĝis. Li studvojaĝis al pluraj landoj. En 1964 li denove aliĝis al artistkolonio en Szentendre.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hullámok
  • Kettesben
  • Hóember
  • Dés
  • Párizs

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hajdúk (Hajdúnánás, 1952, mozaiko) [2]
  • Padlódísz (Budapeŝto, 1956, plankomozaiko)
  • A 12 zsidó törzs (Budapeŝto, vitraloj, 1998)
  • Napos tengerpart (malgranda mozaiko en kadro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]