Thomas Phillips

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Phillips
Persona informo
Thomas Phillips
Naskiĝo 18-an de oktobro 1770 (1770-10-18)
en Dudley
Morto 20-an de aprilo 1845 (1845-04-20) (74-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Reĝa Akademio de Artoj vd
Familio
Infanoj Henry Wyndham Phillips vd
Profesio
Okupo pentristo • portretisto vd
Aktiva en BirminghamLondonoItalio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lord Byron en albana vesto, 1813.
Michael Faraday (1842).

Thomas Phillips, RA[1] (18a de Oktobro 1770 – 20a de Aprilo 1845) estis grava angla pentristo. Li pentris ĉefe portretojn el multaj el la tiamaj gravuloj kiel sciencistoj, artistoj, verkistoj, poetoj kaj esploristoj.

Jam en 1806, li pentris la portretojn de la Princo de Kimrio, la Markizino de Stafford, la "Familio de la Markizo de Stafford", kaj Lord Thurlow. En 1807 li faris la tre bone konatan portreton de William Blake, kiu nun estas en la Nacia Portretgalerio, Londono. Aliaj portretitoj estis Joseph Banks, Lord Byron, George Crabbe, Francis Leggatt Chantrey, Walter Scott, Robert Southey, Samuel Taylor Coleridge, kaj Sir John Franklin.

Li ankaŭ verkis pri pentrarto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]