I due Foscari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
I due Foscari
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

I due Foscari (La du Foscari) estas opero en tri aktoj de Giuseppe Verdi por itala libreto de Francesco Maria Piave, bazita sur historia teatraĵo, nome The Two Foscari de Lord Byron.

La lasta renkonto inter Jacopo Foscari kaj lia familio antaŭ foriri al ekzilo, Francesco Hayez, 1838–40.

Post sia sukceso kun Ernani, Verdi ricevis komision el la Teatro Argentina de Romo kaj li iris tien labori kun Piave por du celoj, unu el kiuj eventuale iĝis tiu opero. I due Foscari estis premierita en Romo la 3an de Novembro 1844 kaj estis ĝenerale tre sukcesa, kvankam ne je la grado de Ernani, kiu restis la plej populara opero de Verdi ĝis Il trovatore en 1853.

Tiu tragedia opero rakontas la politikojn komplotojn de la antikva Respubliko Venecio. La historio inkludis kritikon de la agado de la Respubliko Venecio, kiu ofendis la grandajn familiojn de Venecio kiuj estis regantaj la Respublikon, inklude la familion Foscari kiu ankoraŭ ekzistas.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Budden, Julian, The Operas of Verdi, Vol. 1, Londres: Cassell, 1984, pp.176/177.