György Kovásznai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Kovásznai
Persona informo
Naskonomo Kovásznai György
Naskiĝo 15-an de majo 1934 (1934-05-15)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 1983 (1983-06-28) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • animaciistoverkistofilmreĝisoro
vdr

György Kovásznai [djordj kovAsnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovásznai György estis hungara pentristo, reĝisoro, scenaristo.

György Kovásznai [1] naskiĝis la 15-an de majo 1934 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kovásznai frekventis Belartan Altlernejon, sed sen diplomo li interrompis la lernadon. Li estis grafika redaktoro de literatura revuo aŭ li faris diversajn laborojn. Ekde 1961 li laboris en filma studio kiel komence dramaturgo, poste reĝisoro kaj scenaristo. Li okupiĝis pri koloraj desegnofilmoj, en tiu tekniko li estis pioniro inter la hungaraj filmistoj. Plej ofte li laboris kun Dezső Korniss. Lia postmorta ekspozicio okazis en 2010.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Öcsi és a Varázsló (1961)
  • A nagy fény (televizia filmo, 1966)
  • Csontváry (televizia filmo, 1975)
  • Habfűrdő (1980)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ‘‘A monológ’‘ (1963, mallonga filmo)
  • Hamleto (1967)
  • Ez volt a divat (televizia serio, 1976)
  • ‘‘Habfürdő’‘ (animacia filmo, 1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]