Mordeĥaj Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mordeĥaj Kaplan
Mordecai Kaplan.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1881 (1881-06-11)
en Švenčionys, Sventsyansky Uyezd, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio
Morto 8-an de novembro 1983 (1983-11-08) (102-jara)
en Novjorko
Religio ortodoksa judismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono [#]
Alma mater Universitato Kolumbio • Urba Kolegio de Nov-Jorko • Juda Teologia Seminario de Usono [#]
Familio
Infanoj Judith Kaplan Eisenstein [#]
Profesio
Okupo eseisto • rabenotradukistofilozofo • taglibristo • universitata instruisto [#]
Laborkampo sociologio pri religio [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mordeĥaj Kaplan (angle: Mordecai Menahem Kaplan; naskiĝis la 11-an de junio 1881 en Švenčionys, La Rusa Imperio; mortis la 8-an de novembro 1983 en Nov-Jorko, Usono) – filozofo, reformisto de judismo, ĉefkreanto de rekonstruisma judismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Švenčionys en la Rusa Imperio (nun Litovio), en 1889 elmigris kun la familio al Usono. Komence ligita kun Ortodoksa Judismo. En 1902 finis Judan Teologian Seminarion (ligita kun konservisma judismo) kaj iĝis rabeno. Sep jarojn poste eklaboris en la seminario kiel dekano lekciante la arton prediki, Midraŝon kaj filozofion de religio. En la jaroj 1917-1922 kunkreis Judisman Centron, kie ankaŭ laboris kiel rabeno. Lia libro Judismo kiel civilizacio (1934) iĝis manifesto de rekonstruisma judismo.

Mordeĥaj Kaplan estis favora al liberalismo pri kredo, samegaleco de virinoj en la ĉiutaga vivo kaj liturgio, konvencieco de la ideo pri Dio kaj agnosko de la rolo de diasporo (kontraŭulo de radikala cionismo). En la 60-aj jaroj estis ekskomunikita de konservistoj kaj en 1968 forlasis konservisman judismon kreante rekonstruisman judismon.