Paweł Frenkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Frenkel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01)
en Varsovio
Morto 19-an de aprilo 1943 (1943-04-19) (23-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Paweł Frenkel
vdr

Paweł Frenkel hebree: פאוול פרנקל (naskiĝis en 1920 en Varsovio, mortis la 11-an de junio 1943 samloke) – komandanto de Juda Militara Asocio, ĉefo de ties Militara kaj Informa Departamento. Aktivulo de la Nova Cionisma Organizaĵo kaj de ĝia junulara filio Betar.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 18 jaroj aliĝis al la movado Betar. Eblas, ke antaŭ la dua mondmilito organizis kibucon en Hrubieszów. Printempe 1942 iĝis kunfondinto de Żydowski Związek Wojskowy kaj ĝia komandanto. Li preparis sian organizaĵon al la ribelo en Varsovia geto, gvidis prepardefendon de la ĉefa kvartiro de Juda Militara Asocio ĉe la str. Muranowska 7/9 en Varsovio.

Post eksplodo de la Ribelo en varsovia geto (la 19-an de aprilo 1943) estis ĉefkomandanto de la defendo de Muranów-placo kaj komandanto de ŻZW en la batalo sur la Muranów-placo. Dum la batalo trarompis ĉirkaŭigon de la ribelantaj pozicioj, alpaŝante kun la alia komandanto Leon Rodal, al pozicioj de kunlaborismaj ukrainaj formacioj atakante ilin neatendite.

Post rompiĝo de la defendo de la Muranów-placo, Frenkel kun sia taĉmento eliris el la geto pere de subfosaĵo (la 25-an de aprilo 1943). La taĉmento restis en pli frue pretigita konspira loĝejo ĉe la str. Grzybowska 11/13. La loĝejo estis ligita kun bunkro, troviĝanta en la kelo. De tie subtaĉmentoj de ŻZW eliris al noktaj operacoj al la flamanta geto, provante savi tie malliberigitan civilan loĝantaron. En la unua semajno de aprilo 1943 la loĝejo estis denuncita al germanoj fare de membro de kunlaboranta kun ŻZW pola konspira organizaĵo "Miecz i Pług" (Glavo kaj Plugilo), kiu estis penetrita de la agentoj de Gestapo. La 11-an de junio la domo estis ĉirkaŭita de la germanaj fortoj. Frenkel kune kun sia taĉmento defendis sin tie dum pluraj horoj. Kiam la municio elĉerpiĝis, la judaj ribelantoj ne volante perei de la malamika mano, sinmortiĝis eksplodigante la bunkron.

Dawid Wdowiński, unu el restintaj komandantoj de ŻZW, skribis pri Paweł Frenkel: li estis unu el la plej belaj, plej sinceraj kaj modestaj personoj, kiajn mi renkontis en mia longa vivo. Li estis personigo de "hadar" − digno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dawid Wdowiński, And We Are Not Saved... Allen, Londono 1964, p. 95

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]