Cyprien Guiya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Cyprien Guiya
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1996 (1996-05-20) (27-jaraĝa)
en Azovè
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Benino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Cyprien GUIYA (naskiĝis la 20-an de majo 1996 en Azovè, sudokcidenta Benino) estas benina esperantisto nun loĝanta en Kotonuo. Li estas studento de Nacia Agrokultura Universitato (Université Nationale d 'Agriculture, UNA) de Benino. Cyprien esperantistiĝis inter 2006 kaj 2007 en la mezgrada lernejo 1 de Azove. Dank' al la lernado de Esperanto, li povis partopreni ĝis nun plurajn internaciajn esperantistajn eventojn, interalie kursojn kaj kunvenojn organizitajn de Scio Sen Bariloj (SSB), la 5-an Afrikan Kongreson, AMO-seminarion (seminarion de Aktivula Maturigo) en Togolando kaj tri malsamajn kunvenojn kadre de la projekto AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kunlaboro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Unu el tiuj tri okazis en Italio. Aktivulo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE), la landa asocio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Benino, li la 30-an de majo 2018 krome elektiĝis membro de la estraro de TEJO.

Ĉe la IJK 2018, Guiya estis elĵetita por seksĝenado de partoprenantino.[1] Li pardonpetis pri la okazaĵo, kaj unu jaron poste verkis artikolon,[2] en kiu li denove publike pardonpetis kaj klarigis, kiel kulturaj diferencoj kaj la specifa situacio kondukis lin al tiu ago, kiun li poste mem juĝis malĝusta, kaj kiel li post la okazaĵo lernis iĝi pli respektema.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]