Leszek Szuman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leszek Szuman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1903 (1903-11-18)
en Poznano
Morto 13-an de junio 1986 (1986-06-13) (82-jaraĝa)
en Szczecin
Tombo Central Cemetery in Szczecin vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo ekonomikisto vd
Laborkampo astrologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leszek Szuman (naskiĝis la 18-an de novembro 1903 en Poznań, mortis la 13-n de junio 1986 en Szczecin) – pola astrologo, poligloto, tradukisto, ekonomikisto, parapsikologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La familio de Leszek Szumana dum dispartigoj de Pollando poligis sian nomon. En 1925 li finis Klasikan Gimnazion en Poznań. Komence laboris en doganejo kaj estis aĉetakiranto kiel reprezentanto de la firmao Alfa Laval. Li estris pri segejo, grenmuelejo kaj gruzejo, aĉetitaj de la patrino post morto de la patro en 1914.

En la jaroj 1930–1935 restis en Argentino kaj Urugvajo kiel laboranto de pola diplomatiejo, kie intense lernis la hispanan kaj aranĝis unuajn horoskopojn.

Post la reveno al Poznań (1935) publikigis ciklon da gazetaraj artikoloj pri Granda Ĉako kaj aliajn rememorojn de Sudameriko. Li prilaboris kaj proprakoste eldonis lernolibron pri reklamo. Kiel spertulo en tiu ĉi fako estis engaĝita al varsoviaj reprezentantejoj de la firmaoj Philips kaj Renault.

Antaŭ eksplodo de la dua mondmilito finis ekonomikon en Berlino. Dum la germana okupado estis laboranto en kazino, kaj poste en la nutrada kaj agrikultura fako de la oficejo de la guberniestro de Ĝenerala Gubernio.

Post fino de la milito (verŝajne post la 31-a de decembro 1945) ekloĝis en Szczecin ĉe la str. Maria Skłodowska-Curie. Tie okupiĝis pri distribuo de volumenaĵo, elfosata de ĉirkaŭaĵoj de Bielinek, apud Cedynia, kaj pri tradukado – li estis ĵurigita tradukisto de la germana kaj hispana lingvoj (sume li konis sep lingvojn, en tio lingvojn de Afriko.

Li mortis en Szczecin (laŭ aliaj fontoj la 12-an de junio 1987) kaj estis entombigita sur la Centra Tombejo.

Esoterismo[redakti | redakti fonton]

Leszek Szuman ekinteresiĝis pri esoterismo verŝajne jam infanaĝe, interalie sub influo de la patrino (ŝi provis apliki radiestezan pendolon), de aliaj familianoj kaj de d-ro pri medicino Alfred Kalaciński el Poznań (populara astrologo en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento). Li serioze traktis revelaciojn de Fatima kaj antaŭdirojn de tiaj mistikuloj kiel Nostradamo kaj Edgar Cayce, tamen konsciis, ke multaj nuntempuloj tion ne akceptas (simile kiel popolmedicinonhomeopation). Astrologion kaj parapsikologion traktis kiel branĉon de psikologio.

Li iĝis unu el la plej konataj polaj astrologoj kaj parapsikologoj – liaj opinioj kaj publikaĵoj estis ofte citataj kaj priparolataj, interalie en la libro de Jerzy Banachowicz Przepowiednie roku 2012. Koniec świata czy nowy początek (Antaŭdiroj de 2012. Fino de la mondo aŭ la nova komenco) (2010). Li prilaboris pli ol 8 mil horoskopojn kaj politikajn prognozojn. Kunlaboris kun Civitana Milico dum serĉado de krimoj kaj pri malaperigo. Li verkis kelke da popularaj libroj (parto de prilaboraĵoj restis forme de tajpaĵoj). En 1982 iĝis kunfondinto de Pomorskie Towarzystwo Parapsychotroniczne (Pomeria Parapsikotronika Societo) kaj ĝia unua prezidanto.

Unu el liaj disĉiploj estas Leszek Weres.

Publikaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1982 – Astrologia i polityka (Astrologio kaj politiko), Krajowa Agencja Wydawnicza, Gorzowski Klub Miłośników Fantastyki Naukowej, Gorzów Wielkopolski
  • 1982 – Życie po śmierci (Vivo post morto), Eldonejo Różdżkarz (Vergisto)
  • 1991 – W kręgu znaków zodiaku (Ronde de la zodiako), Wydawnictwo Merkuriusz, Varsovio (Serio: Libro de Aŭguroj kaj Antaŭdiroj)
  • 1992 – Przepowiednie i proroctwa (Antaŭdiroj kaj profetaĵoj), Wydawnictwo Różdżkarz
  • "Radiestezja, geotronika, biotronika, psychotronika" n-ro 2'82: protekto kaj formigo de la homa medio nacia devo kaj socia tasko
  • UFO - problem kontrowersyjny? (Nifo - diskuta problemo?), en "Miesięcznik Literacki", luty 1977, p. 116-122

Diraĵoj de la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

  • La homo ne konanta sian horoskopon estas kiel kapitano de la ŝipo, kiu forĵetas mapojn malantaŭ la ŝipbordon kaj vokas: "Dio, gvidu!"
  • Astrologio ne konas kontraŭulojn, nur ignorantojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Joanna A.M. Giza, Leszek Szuman — zagadki zza grobu (Leszek Szuman — enigmoj el la tombo), p. 24-27, en "Nieznany Świat", 6/2022

Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]


Ekzemplo de tradukaĵo laŭ persona kaj skriba permeso de la aŭtoro:


Al Pesilo tre paradaj

Estas ecoj kamaradaj

Ĉarma, varma, ekbabila

Paca, prava kaj subtila.


Muzikema, ŝatas arton,

Ofte pli ol scienc-varton.

Ekcedema, ankaŭ pakta

Lerta, sprita, ĉiam takta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]