Artúr Lakatos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Schlosser?
Artúr Lakatos en uniformo
Artúr Lakatos en uniformo
Persona informo
Naskonomo Lakatos Artúr
Naskiĝo 15-an de marto 1880 (1880-03-15)
en Vieno
Morto 9-an de februaro 1968 (1968-02-09) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Secondary School of Visual Arts • Hungara Belarta UniversitatoArtkolonio de Nagybánya
Okupo
Okupo pentristo • fasonisto
vdr

Artúr Lakatos [lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos Artúr estis aŭstra-hungara pentristo, internofasonisto, gobelinisto, tekstilartisto, ceramikisto, vitroartisto, altlerneja instruisto. Lia nacieco ne estas klara.

Desegnaĵo pri Artúr Lakatos
Foto pri Artúr Lakatos

Artúr Lakatos [1] Arkivigite je 2018-06-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de marto 1880 en Vieno (Aŭstrio-Hungario), li mortis la 9-an de februaro 1968 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artúr Lakatos studis en Reĝa Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Modela Desegna Lernejo (ambaŭ en Budapeŝto). En 1905 li akiris desegnopedagogian diplomon, poste li vizizis privatan lernejon de Simon Hollósy en Munkeno. En Parizo li ekspoziciis. Hejmenveninta li instruis en la Reĝa Industriarta Lernejo, li establis ankaŭ lernejan teksometiejon. En 1905 li studvojaĝis al Mulhouse kaj Parizo por studi la tekstilojn. Inter 1908 kaj 1912 li instruis en Kassa, sed li okupiĝis ankaŭ pri fasonado de mebloj. Poste li instruis plu en la Industriarta Lernejo. Dum la 1-a mondmilito li batalis, sed li tre frue estis militkaptito. Post la milito li denove instruis, sed li okupiĝis en ĉiuj branĉoj de la industriarto. En 1941 li pensiuliĝis, sed li estis daŭre artisto. Spite la politikajn ŝanĝojn li (aŭ liaj artaĵoj) ricevis premiojn en ĉiuj eraoj (1905-1966).

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1910, 1918, 1931, 1960)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hegyes vidék
  • Velence, San Giorgio, (1926)
  • Alpesi nyár, (1930?)
  • Attersee
  • Csendélet
  • Tél
  • Tabán
  • Madarak
  • Az Április 4 Gépgyár

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Művészet a szövőiparban (1906)
  • Iparművészeti ismeretek, I. A Gobelin művészetéről (1913)
  • Hogyan rendezzük be lakásunkat? (1933)
  • Baranyai szőttesek és hímzések (1937)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]