Leon Goretzka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon Goretzka
Persona informo
Naskonomo Leon Christoph Goretzka
Naskiĝo 6-an de februaro 1995 (1995-02-06) (29-jaraĝa)
en Bochum
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Leon Goretzka aŭ plennome Leon Christoph Goretzka (prononco laŭ sistemo IFA ˈleːɔn ˈɡoːʁɛtskaː) estas germana futbalisto. Li naskiĝis la  6-an de februaro 1995(nun 1995-02-06) en Bochum, do nun estas 29-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Schalke 04 de Gelsenkirchen, ekde 2018 estas parto de la unua vira teamo de la klubo FC Bayern München de Munkeno. Krome ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "14", en 2021 per la numero "18" kaj en 2022 per la numero "8".