Artjom Dzjuba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artjom Dzjuba
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1988 (1988-08-22) (35-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo futbalisto • blogisto
vdr

Artjom Dzjuba aŭ plennome Artjom Sergejeviĉ Dzjuba - prononco laŭ sistemo IFA ɐrˈtʲɵm sʲɪrˈɡʲeɪvʲɪtɕ ˈdzʲʉbə, cirile Артём Сергеевич Дзюба, angle latinliterigata Artem Sergeyevich Dzyuba - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  22-an de aŭgusto 1988(nun 1988-08-22) en Moskvo, do nun estas 35-jara.

Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Artjom Dzjuba ekde la jaro 2011 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "22".