Ernő Metzner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Metzner
Persona informo
Naskonomo Metzner Ernő
Naskiĝo la  25-an de februaro 1892(nun 1892-02-25)
en Hungario Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando)
Morto 25-an de septembro 1953 (1953-09-25)
en Holivudo
Lingvoj germana
Ŝtataneco HungarioGermanio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo filmreĝisoro • ĉefdekoraciisto • dezajnisto
vdr

Ernő Metzner [mecner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Metzner Ernő estis hungara-germana-usonana pentristo, grafikisto, reĝisoro, scenaristo, kostumisto, dekoraciisto.

Ernő Metzner [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1892 en Szabadka (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 25-an de septembro 1953 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Metzner studis en arta altlernejo en Budapeŝto (la fontoj estas kontraŭdiraj, kie el la du altlernejoj). Inter 1912 kaj 1919 liaj ilustraĵoj aperis en pluraj gazetoj. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, sed li havis eblecon lerni kaj ekspozicii, li estis ne longe en Artistkolonio (Nagybánya). Inter 1920 kaj 1927 li estis dekoraciisto aŭ kostumisto pri filmoj, poste 2 jarojn li estis jam reĝisoro. En 1933 li edziĝis, poste li migris al Anglio pro la nazioj. Inter 1941–1947 li laboris en Holivudo.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1920: Sumurun (dekoraciisto)
  • 1921: Die Verschwörung zu Genua (kostumisto)
  • 1923: I.N.R.I. (dekoraciisto, kostumisto)
  • 1927: Naftalin (reĝisoro)
  • 1928: Polizeibericht Überfall (reĝisoro, scenaristo, lia ĉeffilmo)
  • 1930: Rivalen im Weltrekord (reĝisoro, scenaristo, dekoraciisto)
  • 1935: The Tunnel (dekoraciisto)
  • 1941: New Wine (dekoraciisto)
  • 1947: The Macomber Affair (dekoraciisto)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto (krajondesegnaĵo)
  • Vira portreto (1923)

Fontoj[redakti | redakti fonton]