Mississippi John Hurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mississippi John Hurt
Persona informo
Naskonomo John Smith Hurt
Naskiĝo 8-an de marto 1892 (1892-03-08)
en Teoc
Morto 2-an de novembro 1966 (1966-11-02) (74-jaraĝa)
en Grenada
Mortokialo korinfarkto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo gitaristokantistokantoverkisto
vdr

John Smith Hurt (eble 3an de Marto, 1892[1][2] – 2a de Novembro, 1966), pli bone konata kiel Mississippi John Hurt, estis afrik-usona muzikisto (gitaristo) kaj kantisto de kontrea bluso.[3]

Edukita en Avalon, Misisipio, Hurt memlernis ludi gitaron ĉirkaŭ la aĝo de naŭ jaroj. Li laboris kiel kamparlaboristo kaj ekludis ĉe dancejoj kaj festoj, kantante kun melodia fingropluka akompanado.[4] Liaj unuaj registritaj diskoj, faritaj por Okeh Records en 1928, estis komercaj malsukcesoj, kaj li plue laboris kiel farmisto.

Dick Spottswood kaj Tom Hoskins, blusentuziasmulo, trovis Hurt en 1963 kaj konvikis lin translokiĝi al Vaŝingtono[5] Li estis registrita de la Kongresa Biblioteko en 1964. Tio helpis poste al la revivigo de la usona popola muziko, kiu kondukis al la remalkovro de multaj aliaj blusistoj de la epoko de Hurt. Hurt mem ludis en la universitato kaj en koncerta itinero de kafejoj kun aliaj muzikistoj de Delta bluso kiu estis elprenitaj el retiro. Li ankaŭ registris kelkajn albumojn por Vanguard Records.

Hurt revenis al Misisipio, kie li mortis, en Grenada, unu jaron poste.

Materialo registrita de li estis re-publikigita de multaj diskeldonejoj. Liaj kantoj estis registrita de Bob Dylan, Dave Van Ronk, Jerry Garcia, Beck, Doc Watson, John McCutcheon, Taj Mahal, Bruce Cockburn, David Johansen, Bill Morrissey, Gillian Welch, Josh Ritter, Chris Smither, Guthrie Thomas, Parsonsfield kaj Rory Block.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. p. 214. ISBN 978-0313344237.
  2. Estas necerteco pri lia naskodato. 8a de Marto, 1893, estas la dato verkita en la Biblio de lia familio kaj akceptita de lia biografiisto Philip Ratcliffe kaj de la esploristoj Bob Eagle kaj Eric LeBlanc kiel plej verŝajna. Aliaj eblaj datoj estas la 3a de Marto, 1892 (montrata sur lia tomboŝtono); 8a de Marto, 1892; 16a de Marto, 1892; 2a de Julio, 1892; 3a de Julio, 1893; ("Mississippi John Hurt: American Singer and Musician". alirita la 11a de Julio 2018. Britannica.com.) kaj 5a de Majo, 1895.
  3. "Trail of the Hellhound: Mississippi John Hurt". www.nps.gov. Alirita 2008-05-29.
  4. Russell, Tony. (1997) The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books, p. 121. ISBN 1-85868-255-X.
  5. Segal, David, "Mississippi John Hurt, Discovered Again", Washington Post, 2001-06-24. (en-US)
  6. Block, Rory (4a de Junio 2013). "Avalon: A Tribute to Mississippi John Hurt". Arkivigite je 2019-05-22 per la retarkivo Wayback Machine Stony Plain Records. Alirita la 11an de Julio 2018.