Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1911 (1911-07-27)
en Zyranka
Morto 9-an de marto 1944 (1944-03-09) (32-jaraĝa)
en Boratyn, Lviv Oblast
Tombo Hill of Glory
Lingvoj rusagermanaEsperantokomiapolaukrainaerzja
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Memorigilo Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov
Okupo
Okupo spiono • partizanoesperantisto
vdr

Nikolaj Ivanoviĉ Kuznecov (ruse Николай Иванович Кузнецов; naskiĝis la 27-an de julio 1911 en vilaĝo Zirjanka, Jekaterinburga distrikto, Permja gubernio, Rusia imperio — la 9-an de marto 1944, apud vilaĝo Boratin, Broda distrikto, Lviva provinco, Ukraina SSR, Sovetunio) estis soveta sekreta agento kaj partizano, kiu agadis inter la germanaj okupaciantoj sub nomoj Rudolf Schmidt, Nikolaj Vasileviĉ Graĉjov (Николай Васильевич Грачёв), Paul Wilhelm Siebert.

Poliglota esperanto-parolanto[redakti | redakti fonton]

Li estis ekstreme talenta pri lingvoj kaj konis krom la rusa ankaŭ plurajn dialektojn de la germana lingvo kaj parolis flue la lingvon Esperanto, la komian, polan kaj la ukrainan.[1]

La Dua mondomilito[redakti | redakti fonton]

Inter liaj meritoj estis la lokigo de la ĉefsidejo "Wehrwolf" de Adolf Hitler en Vinico.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Kuznecov akiris la ordenon de Lenin (la 26-a de decembro 1943), la medalon "Partizano de la Granda Patriota Milito" de la 1-a Klaso (la 29-an de junio 1944) kaj Heroo de Sovetunio (la 16-an de oktobro 1944).

Memoraĵo[redakti | redakti fonton]

Soveta poŝtmarko de 1966 omaĝe al Kuznecov.

En sia rolo kiel germana oficiro Paul Siebert, Kuznecov iĝis legendo kaj kulta figuro.

Nikolao Ivanoviĉ Kuznecov ricevis postmorte la honoran titolon Heroo de Sovetunio. Asteroido 2233 Kuznecov, malkovrita en 1972 de sovetia astronomo Ljudmila Ĵuravljova, portas lian nomon[2].  Kuznetsovsk, urbo en Volinio, estis nomita laŭ la sovetia spiono (renomita en 2016 al Varash, konforma al leĝo malpermesanta nomojn de komunisma origino)[3].

En Rusio kaj en Ukrainio estas monumentoj kaj memortabuloj dediĉitaj al li. Multaj muzeoj kaj ekspozicioj estis dediĉitaj al la vivo kaj lukto de Kuznecov.

Pli ol 17 lernejoj en Sovetunio portis lian nomon.  

Estis verkita pri li multaj artikoloj kaj eseoj, samkiel kelkaj libroj, la plej fama el kiu estas la romano Tio okazis apud Rovno de Dmitrij Medvedev. Lia rakonto retroveblas interalie en la romanoj Подвиг разведчика (1947), Сильные духом (1967),  Отряд специального назначения (1987), samkiel en la dokumenta filmo Гений разведки (2002).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • «Сильные духом» (Spirite fortaj)
  • «Отряд специального назначения» (Taĉmento de speciala destino)
  • «Гений разведки» (Geniulo de spionado)

La rakonto de Kuznecov estis supozeble inspiro por la pola televida serio Ludcelo pli granda ol vivo kaj la rusa televida serio Deksep momentoj de printempo, kiuj ambaŭ rakontis la heroaĵojn de spionoj, kiuj sukcese infiltris naziajn armeajn trupojn dum la Dua Mondmilito.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) "Geschichte Tag für Tag" (historio tagon post tago)", la 27-an de julio, Russia Beyond.
  2. (en) Schmadel, Lutz D. (2003). Dictionary of Minor Planet Names (5th ed.). New York: Springer Verlag. p. 181. ISBN 3-540-00238-3.
  3. (uk) "Рада перейменувала Дніпродзержинськ на Кам'янське". Українські Національні Новини. Arkivita de la originalo, la 19-an de majo 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]