Kastelo Oranienbaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kastelo en junio 2016
Kastelo Oranienbaum - flanko parka

Kastelo Oranienbaum (germane: Schloß Oranienbaum) troviĝas en la urbo Oranienbaum-Wörlitz, Germanio, apartenante al la ĝardenaro Ĝardena regno Dessau-Wörlitz. Proksimas ankaŭ Parko de Wörlitz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉinia teejo

Ekde 1681 ĝis ĉ. 1685 konstruitis tiu ĉi kastelo dum unua konstrufazo por princino Henriëtte Catharina van Oranje (el la dinastio Oranje-Nassau), edzino de Johano Georgo la 2-a (Anhalt-Dessau). Komisiitis pri konstruado la en Brandenburgio deĵoranta nederlanda ĉefarkitekto Cornelis Ryckwaert. Unue faritis nur palaco kun kavalirpavilono kaj ĝardeno en nederlanda stilo 28 hektarojn granda. Samtempe far Ryckwaert planitis la starigo de tuta nova urbo sur geometria horizontala projekciaĵo. Post la morto de la duka moŝto en la jaro 1693-a alikonstruitis la tuto je vidvina rezidejo triala (inter 1698 kaj ĉ. 1702). La salonegoj kovritis per altvaloraj ledaj vandtapiŝoj kaj kele instalitis ĝis hodiaŭ ekzistanta somera refektorio kun belegaj nederlandaj ceramikaj kaheloj.

Post la princina morto en 1708 la dukoj de Anhalt-Dessau nur malofte uzis la kastelon dum ĉasado antaŭ la ekinteresiĝo priloka de duko Leopoldo la 3-a (Anhalt-Dessau). Al li ŝuldiĝas feliĉa-malfeliĉa alikonstruo kaj de la kastelo kaj de la parko post 1780. Multaj ĉambroj iĝis ĉinstila kaj la iama baroka insulĝardeno iĝis inter 1793 kaj 1797 - laŭ la idejoj de la angla ĝardenarkitekto William Chambers - angla-ĉina ĝardenego kun bela teejo kaj kvinetaĝa pagodo; temas pri la ununura siaspece en tuta Germanlanado. Kelkaj aĵoj (ekz. bestoĝardeno) perdiĝis.

Pagodo en parko kastela

En la suda parto de la parko konstruitis en 1811 oranĝejo 175 metrojn longa kiu ĝis hodiaŭ funkcias kaj nombriĝas inter la plej grandaj de tuta Eŭropo.

Post la Dua mondmilito gastiĝis surloke filio de la ŝtata arkivo de Magdeburg, kiu translokitis (post plialtrangiĝo je memstara Landa arkivo Oranienbaum) post 2000 al Dessau. Sekve en 2003 iĝis malfermiĝo kastela al vizitantoj; la restaŭradlaboroj tamen daŭras. En la 3.3.2004 fariĝis oficiala vizito fare de reĝino Beatrikso (Nederlando) inspektonta la stato de la restaŭradlaboroj en kastelo de siaj prapatroj. Denova vizito okazis en 2012. La reĝino taksas sin iel kunŝirmantino de la restaŭradlaboroj.

La harmonia ensemblo inter urbo kaj kastelo imponas kiel ĉefe nederlandstila baroka komplekso en Germanlando. La jam restaŭritaj ĉambroj viziteblas kontraŭ pago, dume la parko libere alireblas ĉiujn jarsezonojn. Apud la oranĝejo troviĝas granda ĝardeno kun citronaj kreskaĵoj.

Koneksoj al la nuna nederlanda dinastio reĝa[redakti | redakti fonton]

Kastelo Oranienbaum estas unu el kvar por la Oranje-dinastio nomitaj kasteloj en Germanujo. Ili konstruitis por kvar filinoj estantaj germanaj princinoj. Krom Oranienbaum temas pri Kastelo Oranienstein apud Diez kaj Kastelo Oranienburg en Oranienburg. La kvara, nome kastelo Oranienhof apud Bad Kreuznach, ne plu ekzistas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katharina Bechler: Schloss Oranienbaum. Architektur und Kunstpolitik der Oranierinnen in der zweiten Hälfte des 17. Jahrhunderts. Mitteldeutscher Verlag Halle (Saale) 2000.
  • Hans-Joachim Böttcher: Oranienbaum - Fürsten lustwandeln unter den Bäumen ..., in: Still und voll herber Schönheit ... Schlösser und ihre Gärten in der Dübener Heide, Bad Düben 2006, S. 221–236, ISBN 978-3-00-020880-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.7999512.403561111111