Ken Kesey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ken Kesey
Persona informo
Ken Kesey
Naskiĝo 17-an de septembro 1935 (1935-09-17)
en La Junta
Morto 10-an de novembro 2001 (2001-11-10) (66-jaraĝa)
en Sacred Heart Medical Center University District
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Kesey Family Farm Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Springfield vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de OregonoUniversitato Stanford • Springfield High School vd
Familio
Patro Fred Alvin Kesey vd
Patrino Geneva Wilma Smith vd
Infanoj Sunshine Kesey vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • eseisto • verkisto de porinfana literaturo • amatora luktisto vd
Laborkampo literaturopostmoderna literaturo vd
Verkado
Verkoj Unu Flugis super la Kukola Nesto ❦
Sometimes a Great Notion vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ken Kesey (La Junta (Kolorado), 17-an de septembro 1935Eugene (Oregono), 10-an de novembro 2001) estis usona verkisto kiu ludis elstaran rolon en la ekesto de la kontraŭkulturo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kesey havis tipan junaĝon de la model-usonano: li trapasis kristanan edukadon, bone progresis en la lernejo per luktado kaj havis belegan universitatan karieron en la antaŭvido. Li efektive iris al la Stanford-universitato, kie li travivis sperton kiu radikale ŝanĝus lian vivon. Por perlabori monon li kunlaboris en esploro de la fakultato psikologio ĉe kiu oni testis la efikojn de la uzado de drogoj (i.a. LSD kaj meskalino). Drogoj fariĝus revenanta fenomeno en la vivo de Kesey kaj li decidis fariĝi verkisto. Por gajni la porvivon li fariĝis salongardisto de psikiatria sekcio de loka hospitalo, kio inspiris lin verki sian unuan romanon One Flew Over the Cuckoo's Nest (1962).

Por la verkado de sia dua libro Kesey transloĝiĝis al La Honda en Kalifornio. Tie li verkis la romanon Sometimes a Great Notion (1964), pri la kontrasto inter la tipa individuismo de la usona okcidenta marbordo kaj la intelektismo de la orienta marbordo. Ke Kesey estis allogita de la unua montriĝis el la festoj kiujn li organizis. Tiuj havis tre propran karakteron kun psikedeliaj efikoj kiel lumspektakloj, fluoreska farbo kaj la uzado de LSD. Sufiĉe ironie Kesey tial nomis tiujn feston Acid Tests. Grupo kiu regule aperis estis The Warlocks. Pliposte ĝi akiris grandan konatecon kiel Grateful Dead.

En 1964 Kesey kun amikoj - kiuj nomis sin Merry Pranksters - organizis vojaĝon al Novjorko kiu famiĝus. Neal Cassady kaj Kesey laŭvice stiris aŭtobuson kiu aspektis bizare kaj alvenis en la plej strangaj lokoj. La aŭtobuso fariĝis simbola por la nova kontraŭkulturo en Usono. La aŭtobuso kun la nomo 'Furthur' kaj la tipaj Merry Prankster-artesprimoj fariĝis la simbolo de la renoviĝo kaj de la ali-esto ol la "cetero": "Are you on or off the bus?" fariĝis la slogano. Grandaj partoj de la vojaĝo estis registritaj sur filmo, kiu pliposte estis uzata dum la de Kesey organizitaj festoj. En Novjorko Kesey konatiĝis kun aliaj korifeoj de la Beat-generacio: ekzemple Jack Kerouac, Allen Ginsberg kaj Timothy Leary.

Intertempe la aŭtoritatoj interesiĝis en la reprezentantoj de la 'nova tempo' kaj Kesey estis arestita pro la uzo de mariĥuano. Post liberiĝo el la prizono Kesey foriris al Pleasant Hill (Oregono) por dediĉi sin al sia familio. Nur en 1992 aperis lian trian romanon Sailor Song, kvankam li tamen publikigis pli etajn verkojn.

En 2001 Kesey mortis je 66-jaraĝo pro la sekvoj de hepato-kancero.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • One Flew Over the Cuckoo's Nest (1962)
  • Sometimes a Great Notion (1964)
  • Kesey's Garage Sale (1972)
  • Demon Box (1986)
  • Caverns (1990)
  • The Further Inquiry (1990)
  • Sailor Song (1992)
  • Little Tricker the Squirrel Meets Big Double the Bear (1992)
  • Last Go Round (1994)
  • The Sea Lion: A Story of the Sea Cliff People (1995)
  • Twister (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]