Andres Laguna de Segovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andres Laguna de Segovio
(1499-1559)
hispana kuracisto, apotekisto, botanikisto kaj humanisto.
hispana kuracisto, apotekisto, botanikisto kaj humanisto.
Persona informo
Naskiĝo 1499
en Segovio, Hispanio
Morto 1559
en Guadalajara, Hispanio
Lingvoj hispanalatina vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo lingvistobotanikistokuracistofilozofotradukistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andres Laguna de Segovio kaj en hispana Andrés Laguna de Segovia (Segovio 1499 - Guadalajara 1559), estis kuracisto, farmakologo, botanikisto, filozofo, politika pensulo kaj hispana humanisto de la 16-a jarcento, kiu estis precipe influita de la pensado de Erasmo de Roterdamo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Diego de Colmenares kaj aliaj historiistoj, Laguna estis filo de konvertita juda kuracisto[1].

Liaj interesoj rilatis ankaŭ al la politika pensado. Li tradukis kaj komentis kelkajn dialogojn de Cicerono Las cuatro elegantísimas y gravísimas oraciones de Cicerón contra Catilina, tiujn de Lukiano de Samosato, kelkajn librojn de Aristotelo pri la virtoj kaj la filozofian historion de Galeno de Pergamo. Prelego en Kolonjo kaj publikigita en 1543, Europa heautentimorumene es decir, que míseramente a sí misma se atormenta y lamenta su propia desgracia proponas eŭropan rigardon proksime al la moderna ideo de unuiĝinta kaj paca Eŭropo. Marcel Bataillon atribuas al li ankaŭ Viaje de Turquía, verko kiu multe pli frue ol Montesquieu, kritikas la okcidentajn kutimojn pere de vojaĝo en Turkion.

Lli uzis sian influon por antaŭenigi la kreon de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido[2].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Andrés Laguna en Segovio, lia naskiĝurbo.

(en) A Puigvert, Andres Laguna (1494--1560), in Investigative urology, vol. 16, n-ro. 5, marto 1979, p. 408, PMID 372130.

(en) Francisco López-Muñoz, Alamo Cecilio, García-García Pilar, "Than all the herbs described by Dioscorides...": the traces of Andrés Laguna in the works of Cervantes, in Pharmacy in history, vol. 49, n-ro. 3, 2007, paĝoj 87–108, PMID 18548904.

(en) A Puigvert, Andrés Laguna 1494-1560, en: Actas urologicas españolas, vol. 3, n. 1, 1979, pp. 1–4, PMID 377921.

(en) A De La Pena, Two great physicians of the sixteenth century. (Andres Laguna), in The Journal of the International College of Surgeons, vol. 2, januaro 1963, paĝoj 15–8, PMID 14025846.

(lat) Andrés Laguna, Epitomes omnium Galeni Pergameni operum. 1, Lugduni, apud Gulielmum Rouillium, sub Scuto Veneto, 1553.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Immanuel Jakobovits, Jewish Medical Ethics: A Comparative and Historical Study of the Jewish Religious Attitude to Medicine and its Practice, 2-a elĉerpita eld. (w:st="on"New York: Bloch, 1975; orig. 1959)
  2. (en) Aron Gurevich, Medieval Popular Culture: Problems of Belief and Perception, trad. János M. Bak kaj Paul A. Hollingsworth (Cambridge: Cambridge University Press kaj Parizo: Éditions de la Maison des Sciences de l’Homme, 1997