Franz Ferdinand Greiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Ferdinand Greiner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1808 (1808-04-03)
en Stützerbach
Morto 9-an de junio 1855 (1855-06-09) (47-jaraĝa)
en Stützerbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Franz Ferdinand GREINER (naskiĝinta la 3-an de aprilo 1808 en Stützerbach, mortinta samloke la 9-an de junio 1855) estis germana teknikisto. Li kreis kune kun la migranta metiisto lernoknaba Wilhelm Berkes la unuan industrie faritan termometron de Germanlando.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Greiner transprenis la patran akvomuelejon en Stützerbach. La vivnivelon li perlabore plibonigis per lampvitra blovado, krome li faris etartaĵojn vitrajn kaj perlojn. Lia provo estigi bonkvalitajn termometrojn tamen fiaskis ĝis la renkonto de la dungota fakulo Wilhelm Berkes.

Kunaj provoj kun Berkes, kiu la modernan teknikon verŝajne estis lerninta en Franclando, ja malfiaskis. Ĉefa trarompo komerca estis la preno de hidrargo kiel flusubstancon en la termometroj. La merito de Greiner estis la ekkompreno de la graveco de tiu ĉi novigaĵo kaj ties efika industria farado.[1]

Sekve estiĝis floranta entrepreno en kiu en la jaro 1833 ne malpli ol 64 specoj de aerometroj kaj termometroj inter multaj aliaj aferoj mezurilaj faritis. Greiner fakte metis la fundamentan ŝtonon pri produktado de fizikaj kaj ĥemiaj vitraj artikoloj en Germanlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietrich Kühn i.a.: Franz Ferdinand Greiner und das Haus 'Deutscher Kaiser' in Stützerbach, Schriften des Heimat- und Geschichtsvereins Stützerbach, DNB-Nr. 976901005

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz Ferdinand Greiner en la germana Vikipedio.