Władysław Dybowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Dybowski
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1838 (1838-04-18)
en Adamaryn
Morto 27-an de julio 1910 (1910-07-27) (72-jaraĝa)
Tombo Q30092855
Lingvoj polagermana
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat
Familio
Patro Jan Dybowski
Frat(in)o Benedykt Dybowski
Okupo
Okupo zoologobotanikisto • paleontologo • mineralogo • folkloristo • biologo
vdr

Władysław Dybowski (naskiĝis la 18-an de aprilo 1838 en Adamaryn, proksime al Maladzeĉna, mortis la 27-an de aŭgusto 1910 en Wojnów, proksime al Navahrudak) – pola biologo, frato de sciencisto kaj esperantisto Benedykt Dybowski, aŭtoro de pluraj valoraj sciencaj publikaĵoj pri zoologio kaj paleontologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en distrikto Minsk. Gimnazion finis en Litova Minsk, universitaton en Dorpat. Membro de studenta korporacio Konwent Polonia. De 1876 lekciis en Dorpat kiel docento, sed pro turmenta kormalsano kaj kripleco el infanaĝo devis forlasi la universitaton kaj setliĝi en Niańkowo, proksime al Navahudak, kie de tiu ĉi momento okupiĝis science.

La frato, ekziligito, kaj samtempe biologo, liveris al li de Siberio riĉajn materialojn, ĉefe akvajn senvertebrulojn. Władysław prilaboris ilin kun eksterordinara precizeco, publikigante disertaĵojn kaj monografiojn, kiuj famigis lian nomon en la scienca mondo. La lastajn 10 vivojarojn pasigis en bieno de sia fratino en Wojnów, laborante, malgraŭ plifortiĝanta malsano.

Sciencaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Władysław Dybowski verkis ĉ. 100 publikaĵojn, ĉefe pri zoologio kaj paleontologio. Al la plej gravaj apartenas disertaĵoj pri elfoseblaj koraluloj kaj pri sistematiko kaj anatomio de moluskoj kaj sponguloj. Krom la ĉefa kampo de siaj esploroj li ankaŭ interesiĝis pri flaŭristiko kaj etnografio, presante en diversaj sciencaj revuoj. El la laboraĵoj valoras mencii:

  • Studien über die Spongien des Russischen Reiches mit besonderer Berücksichtigung der Spongienfauna des Baikalsees (Peterburgo, 1880),
  • Monographie der Spongilla sibirica (Dorpat, 1884),
  • Die Gasteropoden Fauna du Baicalsees (Peterburgo, 1875),
  • Supplement a la faune des Mollusques du lac Baical (Peterburgo, 1909).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dybowski Władysław, en: "Polski Słownik Biograficzny" (Pola Biografia Vortaro). volumo 6, p. 44.