Olga Knipper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Knipper
Persona informo
Naskonomo Ольга Леонардовна Книппер
Naskiĝo 9-an de septembro 1868 (1868-09-09)
en Glazov
Morto 22-an de marto 1959 (1959-03-22) (90-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio
Familio
Patrino Q4224723
Frat(in)o Vladimir Nardov
Edz(in)o Anton Ĉeĥov
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Olga Leonardovna Knipper-Ĉeĥova (ruse Ольга Леонардовна Книппер-Чехова; la 21a de septembro [malnovkalendare 9a de Septembro] 1868 — 22a de marto 1959) estis rusa kaj sovetunia teatra aktorino. Ŝi estis edzino de Anton Ĉeĥov.[1]

Knipper kun Ĉeĥov dum ilia mielluno en 1901.

Knipper estis inter la 39[2] originaj membroj de la Moskva Arta Teatro kiam ĝi estis formita de Konstantin Stanislavski en 1898. Ŝi ludis ekzemple la rolon de Arkadina en La mevo (1898), ludis la rolon de Elena en la moskva premiero de la Onklo Vanja (1899), kaj estis la unua kiu ludis la rolon de Maŝa en Tri fratinoj (1901) kaj de Madame Ranevskaja en Ĉeriza ĝardeno (1904). Knipper eziniĝis al Anton Ĉeĥov, nome aŭtoro de tiuj teatraĵoj, en 1901. Knipper-Ĉeĥova ludis la rolon de Ranevskaja denove en 1943, kiam la teatro markis la 300an ludon de Ĉeriza ĝardeno. La germana aktorino Olga Ĉeĥova estis ŝia nevino kaj la soveta komponisto Lev Knipper estis ŝia nevo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Moscow Art Theater Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.