La intrigo fokusas al la historio de junulino, Marie Saint Clair, (Edna Purviance) kaj ŝia fianĉo, Jean Millet (Carl Miller), loĝantoj de franca vilaĝeto kiuj deziras translokiĝi al Parizo kaj tie geedziĝi. La tagon de la eliro, lia patro malsaniĝas kaj li ne venas al la trajnstacio; ŝi scias nenion pri la tialo de lia foresto kaj foriras al Parizo sen fianĉo. Unu jaron poste, ŝi estas amantino de riĉulo, nome Pierre Revel.