Philip Snowden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Snowden
Persona informo
Philip Snowden, 1st Viscount Snowden
Naskiĝo 18-an de julio 1864 (1864-07-18)
en Cowling
Morto 15-an de majo 1937 (1937-05-15) (72-jaraĝa)
en Tilford
Religio Metodismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro John Snowden vd
Patrino Martha Nelson vd
Edz(in)o Ethel Snowden • Ethel Snowden vd
Profesio
Okupo politikisto • asekurmakleristo • ŝtata funkciulo vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philip Snowden, 1a Vicgrafo Snowden (/ˈsnoʊdən/; 18a de Julio 1864 – 15a de Majo 1937) estis brita politikisto. Lerta retorikisto, li iĝis populara en la etoso de la sindikatoj pro sia denunco de kapitalismo kiel neetika kaj sia promeso de socialisma utopio. Li estis la unua Ministro de Financoj de la Brita Laborista Partio, posteno kiun li tenis en 1924 kaj denove inter 1929 kaj 1931. Li rompis kun la politiko de la Laborista Partio en 1931, kaj estis ekpelita el la partio kaj denoncita kiel parti-ŝanĝemulo, kiam la Partio estis superita tiun jaron fare de la koalicio de Nacia Registaro kiun Snowden subtenis. Li estis sukcedita kiel Ministro de Financoj fare de Neville Chamberlain.