Endre Vadász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Vadász
Persona informo
Naskonomo Vadász Endre
Naskiĝo 28-an de februaro 1901 (1901-02-28)
en Szeged
Morto 3-an de junio 1944 (1944-06-03) (43-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Endre Vadász [vadAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vadász Endre estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.

Endre Vadász [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1901 en Szeged, li mortis la 3-an de junio 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Vadász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon de Ödön Heller, pli poste de Adolf Fényes, fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Akademio (1922-1927 [1] Arkivigite je 2019-01-02 per la retarkivo Wayback Machine). Liaj plej gravaj instruistoj estis Oszkár Glatz, István Zádor kaj Viktor Olgyai. En 1926 li estis gvidanto de studenta somera kolonio en Mohács. Li edziĝis en 1928, tiutempe li estis instruisto en Debrecen. Li studvojaĝis al Parizo en 1929 helpe de stipendio. En 1933 kaj post 2 jaroj li pentradis en Artistkolonio de Baia Mare. Ekde 1936 la geedza paro vivis en Budapeŝto. En 1943 li estis trudlaboristo en Szajol, poste en Gödöllő. En la lasta urbeto li mortigis sin, sed li mortis jam en hospitalo en Budapeŝto.

Li aŭ liaj pentraĵoj, grafikaĵoj ricevis kelkajn premiojn inter 1924-1931.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Barcelono (1929)
  • Budapeŝto (1929, 1931, 1982)
  • Szeged (1971)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Itáliai táj (ksilografiaĵo)
  • Pihenõ (ksilografiaĵo)
  • Mátyás templom (akvaforto)
  • Halászok (akvaforto, 1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-15. Alirita 2018-09-15.