Nick Laird-Clowes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nick Laird-Clowes
Persona informo
Naskonomo Nicholas William Laird-Clowes
Naskiĝo 5-an de februaro 1957 (1957-02-05) (67-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo kantoverkisto • televida prezentisto • komponistokantistomuzikisto
vdr

Nick Laird-Clowes, naskiĝinta la  5-an de februaro 1957(nun 1957-02-05) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, estas angla verkisto, kantisto kaj gitaristo, ĉefe konata pro sia laboro kun la grupo The Dream Academy. Liaj plej famaj kantoj estas "Life in a Northern Town", "The Love Parade", "The Edge of Forever", "This World", "Indian Summer", "Power to Believe" kaj "12/8 Angel".
Amiko de David Gilmour, la gitaristo de la rokgrupo Pink Floyd, li partoprenis al ilia albumo The division bell en 1994, kunsubskribante la tekstojn de la kantoj "Poles apart" kaj "Take it back", dum David Gilmour partoprenis al la farado de la albumoj The dream academy kaj A different kind of weather.
Li verkis filmomuzikojn, interalie de The invisible circus, The dream, kaj A time comes (filmo de Greenpeace).
En majo de 2007, li organizis kun Joe Boyd eventon omaĝe al Syd Barrett, ĵus mortinta: "The madcap's last laugh", en kiu li muzikis.