Ludoviko la 1-a (Flandrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1304 (1304-01-01)
en Nevers
Morto 26-an de aŭgusto 1346 (1346-08-26) (42-jaraĝa)
en Batalo de Crécy
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Bruĝo
Familio
Patro Louis I
Patrino Joan, Countess of Rethel
Frat(in)o Johana de Flandrio
Edz(in)o Margaret I, Countess of Burgundy
Infano Louis II, Count of Flanders
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ludoviko la 1-a (ĉ.  1304 – 26a de Aŭgusto 1346, reganto 1322–1346) estis Grafo de Flandrio, Nevers kaj Rethel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Ludoviko la 1-a, Grafo de Nevers, kaj de Johanino, Grafino de Rethel, kaj nepo de Roberto la 3-a de Flandrio.[1] Li sukcedis sian patron kiel grafo de Nevers kaj sian avon kiel grafo de Flandrio en 1322. Li heredis la graflandon de Rethel el sia patrino.

En 1320 Ludoviko edziĝis al Margareta, dua filino de la reĝo Filipo la 5-a de Francio kaj de Johanino, kiu iĝos poste Grafino de Burgonjo kaj de Artois en 1361.[2] Tiu geedza alianco faris lin rompi la kontraŭ-Francian politikon de sia avo Roberto la 3-a kaj pra-avo Gwijde.[2]

Liaj pro-Franciaj politikoj kaj troa impostado okazigis ribelon en 1323. Komece per serio de disaj ruraj insurekcioj, la Kamparana Ribelo akriĝis en plena ribelo kiu dominis la publikajn aferojn en Flandrio dum preskaŭ kvin jaroj ĝis 1328. La ribeluloj, estritaj de Nicolaas Zannekin, konkeris la urbojn Nieuwpoort, Veurne, Ieper kaj Kortrijk. En Kortrijk, Zannekin kapablis kapti la grafon Ludovikon mem. En 1325 la reĝo de Francio, Karlo la 4-a intervenis por ke Ludoviko estu liberigita el kaptiteco en Februaro 1326 kaj oni subskribis la Pacon de Arques. Tiu pactraktato ne multa daŭris kaj tuj reiĝis malamikeco kio devigis la grafon fuĝi al Francio. Ludoviko kapablis konvinki sian novan senjoron Filipo la 6-a de Francio veni helpe kaj Zannekin kaj liaj sekvantoj estis definitive venkitaj de la Franca reĝa armeo en la Batalo de Cassel (1328).

Kiam la Centjara milito startis, Ludoviko restis en sia pro-Francia politiko, kvankam lia graflando estis ekonomie dependa el Anglio. Lia agado rezultis en angla bojkoto de la lankomerco kiu siavice rezultis en nova insurekcio sub Jacob van Artevelde. En 1339 la grafo devis fuĝi kaj neniam revenis. Ludoviko estis mortigita en la Batalo de Crécy en 1346.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. David M Nicholas, Medieval Flanders, (Taylor & Francis, 1992), 442.
  2. 2,0 2,1 William H. TeBrake, A Plague of Insurrection: Popular Politics and Peasant Revolt in Flanders, 1323-1328, (University of Pennsylvania Press, 1993), 47.
  3. David Nicolle, Crécy 1346: Triumph of the Longbow, (Osprey, 2000), 13-14.