Siegfried Marcus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Marcus
Persona informo
Naskonomo Siegfried Samuel Marcus
Naskiĝo 18-an de septembro 1831 (1831-09-18)
en Malchin
Morto 30-an de junio 1898 (1898-06-30) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioMeklenburgo-Schwerin
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto • automotive engineer
TTT
Retejo http://www.siegfried-marcus.de/english
vdr

Siegfried Samuel Liepmann Marcus, Malchin, 18-an de septembro 1831 - Vieno, 1-an de septembro 1898 estis German-Aŭstra inventisto kiu estas konata kiel unu el la pioniroj de la aŭtomobilo.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Marcus naskiĝis en juda komercista familio en la Grandduklando Mecklenburg-Schwerin kaj iris en 1845 por la daŭrigo de sia teknika edukado al Hamburgo kaj pliposte al Berlino. Tie li, dum iom da tempo, laboris ĉe Siemens & Halske. En 1852 li foriris al Vieno, kie li sinsekve laboris ĉe profesoro Karl Ludwig de la Princo Jozef-Instituto kaj Carl Eduard Kraft. En 1856 li malfermis propran etan laboratorion je la adreso Mariahilferstrasse 107. Tie li disvolvis aparatojn en la kampo de telegrafio kaj elektro, de kiuj li vendis la patentojn al la Akademio de Sciencoj sen ke la inventoj jam estis ekonomie produkteblaj. En 1867 li ricevis la arĝentan honormedalon de la Mondekspozicio en Parizo, verŝajne por kampotelegrafo. Li ankaŭ plibonigus la ripetan fusilon kaj la stetoskopon. Por la aŭstria imperiestrino Elizabeto ("Sisi") li instalis elektran sonorilinstalaĵon.

En 1865 li ekkonstruis eksplodmotoron, kaj ĉirkaŭ 1870 li testus memmovantan puŝĉareton en la stratoj de Vieno. Dum la sekvaj jaroj li projektis kelkajn dutaktmotorojn, kiujn li konstruigis en diversaj fabrikoj. Li ankaŭ disvolvis la elektran malalttensian sparkilon, pro kio li en 1883 akiris germanan patenton. En 1887 li formis kunlaborligon kun la firmao Marky, Bromovski & Schulz en la tiama Adamsthalo, Moravio. Tie en 1888 Marcus finkonstruis la kvartaktmotoron, kiun li uzis por sia "Strassenwagen" (strataŭtomobilo).