Karl Emil Franzos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Emil Franzos
Persona informo
Karl Emil Franzos
Naskiĝo 25-an de oktobro 1848 (1848-10-25)
en Ĉortkiv
Morto 28-an de januaro 1904 (1904-01-28) (55-jaraĝa)
en Berlino
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Familio
Edz(in)o Ottilie Franzos vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • poeto-juristo • redaktoro • poeto vd
Laborkampo literaturo • redaktado • ĵurnalismopoezio vd
Verkado
Verkoj Q1196233 ❦
The Jews of Barnow vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de la granda aŭstra verkisto Karl Emil Franzos en Berlino

Karl Emil FRANZOS (naskiĝinta la 25-an de oktobro 1848 en Ĉortkiv, Ternopila provinco - tiam Aŭstrio-Hungario -, mortinta la 28-an de januaro 1904 en Berlino) estis aŭstra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de juda distrika ĉefkuracisto pasigis la infanajn jarojn en Ĉortkiv kiu aperas en la romanoj sub la nomo Barnow. Post la frua morto de la patro li ekfrekventis la germanlingvan gimnazion en Ĉernivco kaj studis inter 1867 kaj 1872 jursciencon en Vieno kaj Graz. Li neniam finis la studojn. Inter 1872 kaj 1876 li vojaĝis tra tuta Meza Eŭropo, Ruslando, Turkio, Malgranda Azio kaj Egipto kaj ekloĝis en 1877 en Vieno. Tie li redaktis inter 1882 kaj 1885 la gazeton "Neue Illustrierte Zeitung". Poste li translokiĝis al Berlino kie li eldonis la de li mem en 1886 fonditan gazeton "Deutsche Dichtung"; ĝi aperis du fojojn por monato.

Verkista rolo[redakti | redakti fonton]

Franzos enkondukis sin je la skribistan surscenejon per la noveloj »Halbasien. Kulturbilder aus Galizien, der Bukowina, Südrußland und Rumänien« (Leipzig 1876) kiuj brile komponas la buntajn impresojn de la junuleco je granda kultura bildo. Ili estis tradukitaj en multajn eŭropajn lingvojn. Aperis kontinuigonte: »Vom Don zur Donau. Neue Kulturbilder aus Halbasien« (Leipzig 1878) kaj »Aus der großen Ebene« (Stuttgart 1888). Krome li verkis: »Die Juden von Barnow«, noveloj (Stuttgart 1877); »Junge Liebe«, du historiojn (Vroclavo 1878); »Stille Geschichten« (Dresdeno 1880); la rakonton: »Moschko von Parma« (Vroclavo 1880) kaj la romanon »Ein Kampf ums Recht« (Vroclavo 1881); »Mein Franz«, versnovelo (Leipzig 1883); »Der Präsident« (Berlino 1884); »Die Reise nach dem Schicksal« (Stuttgart 1885); »Tragische Novellen« (Stuttgart 1886); »Der Schatten« (Stuttgart 1888); »Judith Trachtenberg«, romano (Vroclavo 1890); »Der Gott des alten Doktors« (Berlino 1892); »Der Wahrheitsucher«, romano (Jena 1894); »Ungeschickte Leute« (Jena 1894); »Der kleine Martin« (Berlino 1896); »Leib Weihnachtskuchen und sein Kind« (Berlino 1896); »Allerlei Geister« (Berlino 1897); »Mann und Weib« (Berlino 1899) kaj »Deutsche Fahrten«, Wanderbilder (1-a serio: Aus Anhalt und Thüringen, Berlino 1903) - verkojn kiuj plejparte brilis per perfekta stilo kaj intrigo fascina.

Franzos ankaŭ eldonis verkojn de Georg Büchner (»Georg Büchners sämtliche Werke und handschriftlichen Nachlaß«, Frankfurto 1879), »Deutsches Dichterbuch aus Österreich« (Leipzig 1883) kaj »Die Suggestion und die Dichtung«, ekspertizoj, Berlino 1892). Menciindas krome la eldono de »Geschichte des Erstlingswerks« (Leipzig 1894) kun raportoj de pluraj tiutempaj verkistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 7. Leipzig 1907, p. 4, kio relegeblas tie ĉi interrete.